MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

ALBANIO

Ekzameno ekzamenata

La unuan semajnon de septembro okazis konkurs-ekzamenoj ĉe la Universitato de Tirano. Granda intereso evidentiĝis ĉe la jura fakultato, kie konkursis pli ol 4000 abiturientoj por nur 120 studlokoj. Aparta komisiono unu nokton antaŭe sekrete kompilis la ekzamenon. Sed la sekvan tagon privata televida kanalo raportis, ke pluraj studentoj akiris kontraŭ kelkmil eŭroj la respondaron.

Intervenis la ministrejo pri edukado kaj komparis la rezultojn kun la originala respondaro. Kelkaj respondoj tute samis. La vicministro pri edukado nuligis la konkurson kaj enpostenigis novan komisionon por prepari freŝan ekzamenon. Intertempe la albana prokuratorejo enketas pri la skandalo, kiu ŝokis kaj la publikon kaj universitatanojn. Suspektate estas, ke iu instalis subaŭskultilon en la ĉambro, kie kunvenis la unua komisiono.

Bardhyl SELIMI

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17