MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Leteroj

Aktuala religia mortigado

Lode Dores (MONATO 2005/7-8, p. 6) afable instruas min pri la aŭstra Karlo la 1a. Li kaj Josef Fliegner grumblas, ke mi kritikis la kanonizon de la imperiestro. Dores eraras; mi ne „denuncas la beatigon de Karlo”. Mi neas la „rajton” de iu viro aŭ beatigi aŭ sanktigi homojn, do mi petas Dores pli zorge legi la artikolon Sanktuloj (MONATO 2005/3, p. 24). Ni supozu, ke papo ja rajtas sanktigi; laŭ la „reguloj” miraklo necesas. La miraklo de la imperiestro certe, eĉ por Dores, estis tute absurda.

Mi supozas, ke estis komfortigaj por la viktimoj de la venengaso de Karlo, ke „tiuj gasoj estis tiutempe ne jam kondamnitaj” kaj, ke „post la batalo li ploris” pro la uzado de la gaso. Dores malavare citas el malnovaj artikoloj de mi (1998/4 kaj 1997/11). Mi ĉiam donacas miajn ekzemplerojn de MONATO al polaj geamikoj, do mi ne povas kontroli la kuntekston, sed jes mi skribis, ke „la biblio sankcias abortigon” kaj Dores povas fari sian hejmtaskon (mia artikolo pri la temo, MONATO 2005/7-8, p. 17).

Dores ankaŭ skribas pri la malbono de religio, kion mi antaŭe diskutis. Eble li kredas, ke religia mortigado estas nur historia afero – ekzemple, la krucmilitoj, la inkvizicio kaj la reformacio – sed tute ne! Vidu la mortigadon de romkatolikoj kaj protestantoj eĉ hodiaŭ; vidu la masakrojn de hinduoj, siĥoj kaj islamanoj; vidu la hororon inter ortodoksuloj, romkatolikoj kaj islamanoj. Religio, supozeble la fonto de afableco kaj frateco, estas ĉie origino de malamo kaj milito.

Plue Dores skribas, ke mi malamas „la eŭropajn kaj amerikajn demokratojn”. Kvankam mi ne povas aludi al la malnova artikolo, certe li distordas miajn vortojn. Ĉi-rilate mi konsentas kun la vortoj de Churchill dum la dua mondmilito: „Neniu pretendas, ke demokratio estas aŭ perfekta aŭ tute saĝa. Certe, oni diris, ke demokratio estas la plej malbona speco de regado escepte de ĉiuj aliaj specoj, kiujn oni provis.”

Vilĉjo SIMCOCK
Britio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Vilĉjo Simcock el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17