MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Politiko

AMERIKO

Pinta sekureco ĉe pinta kunsido

Sekretaj tuneloj, spionoj, observantoj en ĉiuj eblaj ejoj kaj multe da timo videblis jam monatojn antaŭ la tut-amerika pinto-renkontiĝo, okazonta en novembro en Argentino. Partoprenos la kvaran t.n. Pinton de la Amerikoj ne nur la usona prezidanto George Bush, sed ankaŭ 34 el liaj kolegoj de la tuta mondparto.

Akompanos Bush 2000-kapa stabo, kiu ne nur protektos kaj helpos lin sed ankaŭ anstataŭos la tutan dungitaron de la hotelo Sheraton en Mar del Plata, kie loĝos la usona delegacio dum la renkontiĝo. Verŝajne Bush mem loĝos ne en la hotelo, sed sur militŝipo kelkajn kilometrojn for de la marbordo.

Usono timas malsukceson ĉe la pinto-renkontiĝo pro ideologia malinterkonsento kun ekzemple Argentino kaj Venezuelo. Usono pledas por plia liberigo de la merkato ne nur por produktoj, sed ankaŭ por servoj. Krome, laŭ Vaŝingtono, progreso por la latin-amerikaj popoloj eblos nur, se koruptado estos elradikigata kaj libera informado garantiata. Argentino kaj Venezuelo vidas aliron al bonfarto kaj progreso en pli bona distribuado de rimedoj, kio esence estas ne novliberala, sed socialisma ideo.

Sindikatoj

La komercistoj de Mar del Plata vidas bonajn profitojn pro la amaso da vizitantoj. Sed ne ĉiuj tiom favoras la „invadon”. En oktobro okazos elektoj, kaj multaj politikistoj estas ligitaj al sindikatoj kutime rezistemaj rilate plian malfermon de la merkato al najbaraj landoj, inkluzive de Usono.

En Argentino la sindikatoj estis en la lastaj monatoj relative aktivaj. Kvankam la ekonomio ekde 2002 progresis kaj atingas la nivelon de 1999 – la jaro de la financa, ekonomia kaj sociala krizo, kaŭzita de fiksa interŝanĝa kurzo de la peso kontraŭ la dolaro – salajroj restas relative malaltaj kompare kun tiuj en la norda hemisfero. Tamen importitaj varoj, escepte de la neimiteblaj ĉinaj, estas same multekostaj, kiel en la nordo. Do estas antaŭvideble, ke la sindikatoj ne malaprobos strikojn.

Surstrataj protestoj

Samsemajne kunvenos en Mar del Plata ankaŭ t.n. kontraŭ-pinto, la Pinto de la Popoloj. Ĉirkaŭ 10 000 partoprenantoj surstrate protestos. Jam evidentiĝis dum antaŭaj pintoj, ke la protestoj ne okazas tute pacaj. Ĉirkaŭ 7500 armitaj policanoj, sendotaj de Buenos-Ajreso, regos la protestojn.

De militistaj bazoj oni ankaŭ kontrolos la ĉielon super Mar del Plata. Jam libanano estis arestita sed rapide montriĝis, ke li ne estis teroristo. Kelkaj civitanoj, jam sekureco-sataj, volis malpermesi la alvenon de Bush por eviti teroristan riskon. La iniciato tuj estis sufokita de la ministro pri internaj aferoj.

Nur en la multaj retkafejoj oni restas trankvila. Tie oni taksas la tutan sekureco-ludon teda: preferataj estas pli interesaj elektronikaj ludoj.

André STAES

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de André Staes el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17