MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Politiko

KOMENTARIO

Faktoj senfaktaj kaj murdo en la metroo

En la angla opero „La turgvardianoj” (angle The Yeomen of the Guard), verkita en 1888 de la paro Gilbert kaj Sullivan, troviĝas sprita kanzono, en kiu du supozataj murdintoj disputas pri la faktoj de sia krimo. Ili ne povas interkonsenti, ekzemple, ĉu la pafito rampis aŭ ŝtelpaŝis, ĉu li glite aŭ fale eskapis, aŭ ĉu li plumbe aŭ ŝtone enriveriĝis. Preskaŭ la sola fakto, pri kiu ili interkonsentas, estas la morto de la viktimo.

La situacio, almenaŭ en burleska formo, spegulas la multe pli seriozan mortpafadon en Londono en julio de juna brazilano. Preskaŭ la sola fakto, pri kiu eblas interkonsenti, estas tiu, ke britaj policanoj pumpis en londona metroa trajno kvin kuglojn en la kapon de Jean Charles de Menezes, kiun ili taksis teroristo. Nek pri la tragika morto de la brazila elektristo, nek pri lia plena senkulpo en ajna terorista agado eblas disputi: pri ĉiuj aliaj tiel nomataj faktoj – kiel en la opero – regas tamen disputo kaj debato.

Post la murdo publike anoncis la ĉefpolicisto en Londono, kavaliro Ian Blair (neniu parenco de la brita ĉefministro), ke la afero rilatas nepre al kontraŭterorisma agado (memorindas, ke pli frue en julio eksplodis bomboj en Londono, kiuj mortigis kelkdekojn da homoj kaj paralizis la britan ĉefurbon: la instancoj, inkluzive de la polico, kaj ankaŭ la publiko, tra la somero tre nervoziĝis). Kavaliro Blair krome diris, ke la brazilano „rifuzis obei al la instrukcioj de la polico”.

Esplor-komisiono

Sed kelkajn semajnojn poste sendependa esplor-komisiono (kiun ŝajne policestro Blair volis bloki) trovis aliajn tiel nomatajn faktojn, kiujn komisionano likigis al la brita gazetaro. Ŝajnas, ke la brazilano, anstataŭ malobei al policaj instrukcioj kaj forkuri de siaj sekvantoj, dume saltante stacidoman barilon, trankvile aĉetis gazeton kaj kuris, ne saltinte barilon, nur kiam li konstatis, ke eble li mistrafos sian trajnon.

Same unuaj raportoj, ke la viktimo portis pezajn, neniel somerajn vestaĵojn (kvazaŭ li ĉekorpe kaŝus bombon) montriĝis mensogaj: kredeble li estis ĉiutage kaj somere vestita. Kaj en la trajno mem, kie la juna brazilano pereis, ŝajnas, ke policano, tute ne timante supozatan teroriston, tenis lin kaj eĉ alparolis lin, kiam armitaj kolegoj forpuŝis la unuan policanon kaj kvinkugle mortigis la „teroriston”.

Ĉio ĉi, laŭ likigitaj informoj, rezultiĝis de fuŝita polica gvatado ekster la apartamento de la murdito. Anstataŭ zorge kontroli, ĉu sinjoro de Menezes estas vere danĝerulo, neniu rigore kontrolis: kiam la viktimo eliris sian hejmon, la respondeca policano forestis, urinante, kaj do neniu povis la eliranton klare identigi; eĉ, laŭdire, por pli nebuligi la aferon, kungvatis kun la policanoj krome soldataj (kredeble ne laŭe trejnitaj).

Amaskomunikiloj

Antaŭ la fina, kaj oficiala – do ne likigita – raporto de la esplor-komisiono, malfacilas diri, kio fakte okazis. Kaj jen la problemo. En epoko de amaskomunikiloj, kiam abundas gazetoj, radio- kaj televidaj raportoj, kiam ope intervjuiĝas atestintoj kaj kiam ope komentas tiel nomataj spertuloj, inkluzive de politikistoj, policanoj kaj eĉ ĵurnalistoj, la faktoj – ironie – perdiĝas.

Ili perdiĝas pro tiom da tiel nomataj faktoj – tiel nomataj, ĉar verdire ili ne estas faktoj (tamen aperas tiel). Ili restas, eĉ el la buŝoj de supozeble fidindaj homoj, ekzemple publikaj servistoj, efektive nur komentoj. Fojfoje oni sopiras je la simpleco de la 19a jarcento, kiam almenaŭ en Britio ekzistis vere nur unu kvazaŭ oficiala organo: la gazeto The Times („La tempoj”). Tiam la „faktoj”, eĉ se eraraj, estis ja faktoj: oni kredis, kaj jen ĉio; oni devis, ĉar ekzistis nenio alia.

Laiko

Nuntempe, pro tiom da supozataj faktoj – faktoj ĉiuflankaj, ĉiukoloraj, eĉ ĉiulingvaj; faktoj radiaj, televidaj, gazetaj, interretaj, blogaj ktp – apenaŭ eblas, almenaŭ por laiko, havigi al si ĝustan koncepton pri eventoj (ĉu pri terorismo en Londono, ĉu pri la milito – ĉu paco? – en Irako, ĉu pri diversaj ekologiaj, sociaj, politikaj kaj aliaj aferoj). La fundaj faktoj, la veraj faktoj (pardonu la pleonasmon) mergiĝas en marĉo de tiel nomataj faktoj, de duonfaktoj, precipe de komentoj. Eble tion deziras politikistoj kaj aliaj regantoj: ju pli da ŝajnaj faktoj, des pli la publiko kredas, ke ĝi estas informata; intertempe facilas enterigi la veron kaj fosi sulkojn tie, kie la vero ne troveblos.

En 1921 la tiama redaktoro de la brita gazeto The Guardian („La gardisto”), C. P. Scott, verkis eseon, en kiu li notis: „Liberas komentoj, sanktas faktoj”. Certe la tragikaj cirkonstancoj en Londono pri la murdo de Jean Charles de Menezes memorigas pri la sankteco de faktoj. La eventoj samtempe substrekas la gravecon de libera gazetaro kaj de sendependaj kaj kuraĝaj ĵurnalistoj kapablaj distingi, en la vortoj de la opero de Gilbert kaj Sullivan, inter ŝtono aŭ plumbo – kapablaj, efektive, distingi inter faktoj kaj duonfaktoj kaj prezenti la veron al la publiko.

Paul GUBBINS

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paul Gubbins el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17