MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

Litovio

Malfacilas duoble vivi

Unuafoje transseksa civitano el meza aŭ orienta Eŭropo plendas ĉe la Kortumo pri Homaj Rajtoj en Strasburgo. Litovo, kiu naskiĝis kiel virino, sed konsideras sin viro, postulas preskaŭ 290 000 eŭrojn.

La 30-jaraĝa vilniusano, kiu jam trairis partan operacion pri seks-ŝanĝo, asertas, ke dum ses jaroj li korespondadis kun la litova ministrejo pri sanprotektado. La ministrejo promesis, ke baldaŭ validiĝos nova leĝo, permesanta seks-ŝanĝon. Tamen, atendante la novan leĝon, kiu ankoraŭ ne estas enkondukita, li mense kaj fizike suferis. Kontraŭas la proponatan leĝon la romkatolika eklezio, kiu timas, ke ĝi kondukos al samseksaj geedziĝoj.

Klereco

Intertempe la transseksulo plendis, ke li ne povas al iu ajn montri sian diplomon pri supera klereco, lui loĝejon, veturi eksterlanden, ricevi bank-krediton aŭ turni sin al ajna institucio, ĉar ĉie estas postulataj dokumentoj, pruvantaj lian inecon.

La nuna leĝo en Litovio permesas al ĉiu, kiu spertis operacion pri seks-ŝanĝo en alia lando – sed ne en Litovio – akiri novan pasporton kaj aliajn dokumentojn. Oni supozas, ke en Litovio vivas ĝis 200 transseksuloj, kiuj havas problemojn pri duobla vivo.

LAST

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de last el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17