MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Komputado

VINDOZO

Google Desktop Search: serĉilo por la propra komputilo

Per interretaj serĉiloj (kiel Google kaj Yahoo) eblas retrovi iun ajn informon, kondiĉe ke iu aperigis ĝin en la reto. Trovi ion en la propra komputilo estas malpli facile, sed ekzistas solvo.

Estas du metodoj por ion retrovi en sia komputilo. Se oni (eĉ nur parte) konas la dosiernomon de iu dokumento, facilas trovi ĝin sub Vindozo per serĉa programeto. Se oni scias, ke la informo estas en iu ricevita aŭ sendita retmesaĝo, la serĉilo de la retpoŝtprogramo helpas (kvankam malrapide, se poŝto de pluraj jaroj estas traserĉenda). Se estas nur malpreciza informo pri dokumento, ĝi apenaŭ estas retrovebla inter la miloj da dosieroj stokitaj en hejma komputilo.

Google, nuntempe la plej populara reta serĉilo, kreis solvon por la problemo. Ĉe desktop.google.com senpage haveblas serĉprogramo por la propra komputilo. Post instalo la programeto faras indekson de la tuta enhavo de la komputilo. La komenca indeksado povas daŭri kelkajn ĝis kelkdek horojn, sed ĝi okazas, nur kiam sufiĉe da komputila kapacito estas je dispono, kaj do ne tre ĝenas la normalan laboron. Ĉe ŝalto kaj malŝalto de la komputilo la indeksado aŭtomate komenciĝas kaj ĉesas. Por ne devi atendi plurajn tagojn antaŭ ol povi profiti de la nova programo, oni lasu la komputilon funkcii dum tagnokto.

La serĉilo alireblas per blanka fenestreto sube sur la ekrano. En ĝi oni tajpas la serĉatan vorton. La apuda sageto funkciigas la menuon, per kiu eblas elekti serĉadon en la reto aŭ en la propra komputilo kaj adapti la programon al la personaj preferoj. La baza versio de la programo utilas nur por la plej popularaj tekstaj kaj poŝtaj programoj kaj por la lastatempe konsultitaj retpaĝoj konservitaj de la foliumilo.

Enhave kaj lingve plivastigebla

La programo ne traserĉas dosierojn faritajn per malpli ofte uzataj programoj, sed daŭre aperas aldonaj programetoj. Tamen, en la komenca fazo tiuj havas mankojn. Ekzemple, ekzistas programeto por WordPerfect-dokumentoj, sed ĝi traserĉas nur dosierojn kun la sufikso .wpd, aŭtomate aldonita per la novaj WP-versioj. En la malnovaj versioj la uzanto povis libere elekti la sufikson, kaj tiujn la programeto ne rekonas.

La originala lingvo estas la angla, sed jam estas versioj en deko da aliaj lingvoj, kaj aldoniĝos pliaj.

Roland ROTSAERT

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roland Rotsaert el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17