MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Komputado

INTERRETO

Netscape 8: plej multflanka

Netscape, nun preskaŭ forgesita, antaŭ deko da jaroj estis pioniro de la interretaj foliumiloj. Microsoft Explorer intertempe kaptis ĉirkaŭ 90 % de la merkato. Kvankam la komputilaj revuoj entuziasmas pri Opera, Mozilla kaj Firefox, pli modernaj foliumiloj, tiuj reale estas malofte uzataj. La baldaŭ aperonta versio 8 de Netscape eble igos ĝin denove avangarda.

Kiam mi ekuzis Interreton, mi hazarde elektis Netscape kiel uzotan programon. Ĝia ĉefa avantaĝo estis, ke en unu programo estas samtempe poŝtilo kaj foliumilo, la plej bezonataj Interret-iloj. Alia avantaĝo evidentiĝis poste: ĉar virusoj unualoke celas mikrosoftajn programojn, uzanto de alia programo aŭtomate ĝuas ioman protekton. Ĝenerale mi estis kontenta; nur la antaŭa versio 6 plurfoje nervozigis min, interalie pro neanoncitaj aŭtomataj reinstaloj. Ekde la komenco de 2005 estas havebla la beta (provizora) versio 8. Kiam ĉi tiu artikolo aperos, verŝajne la fina versio estos disponigita ĉe browser.netscape.com.

Konciza historio

Netscape ne plu estas sendependa kompanio, sed filio de la granda usona retperanto AOL. Ĉar AOL ne havis intereson por mem pluevoluigi Netscape, ĝi disponigis la programkodon al la komunumo de libera programaro, kiu kreis surbaze de ĝi projekton de nova foliumilo: Mozilo (Mozilla). Ambaŭ foliumiloj kunekzistas, kaj Netscape laŭkontrakte rajtas uzi la plibonigojn de Mozilo. El la Mozilo-projekto lastatempe devenis Firefox (simpla foliumilo), Camino (foliumilo por Apple-komputiloj) kaj Thunderbird (poŝtilo). Netscape 8 kombinas la plibonigojn el la aliaj programoj.

La novaĵoj

Ne eblas en mallonga artikolo priskribi ĉiujn novaĵojn. Ĉiuj menciitaj programoj estas tiel ampleksaj, ke ekzistas dikaj libroj por instrui uzantojn, kiuj volas koni la plej etajn detalojn. Unu novaĵo fakte jam ekzistis en versio 7.2; alia forigas la ĉefan malavantaĝon de la programo.

Explorer kapablas montri nur unu retpaĝon samtempe. Uzanto, kiu deziras rapide ŝanĝi inter pluraj paĝoj, estas devigata startigi plurfoje foliumilon. Kiel aliaj pli modernaj foliumiloj nun ankaŭ Netscape kapablas enmemorigi plurajn paĝojn samtempe. Estas, kvazaŭ folioj aŭ slipoj troviĝas unu super la alia sur la ekrano; facilas transiri de unu al alia.

Ofte okazas, ke Netscape ne aŭ malbone montras iun retpaĝon. Pri tio nerekte kulpas Explorer: ĉar ĝi estas la plej ofte uzata foliumilo, la desegnantoj de retpaĝoj kontrolas siajn kreaĵojn per provado per Explorer. Tamen, tiu ne estas tute kongrua kun la normoj ellaboritaj de W3C, la ĉefa instanco por interreta programado. Por estonte ĉirkaŭiri la problemon, Netscape 8 transprenis eron de la Explorer-programo. Se uzanto konstatas, ke iu paĝo ne aperas, li povas doni instrukcion provi per la Explorer-programero.

Roland ROTSAERT

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roland Rotsaert el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17