MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Politiko

ALBANIO

Post ok jaroj: ŝanĝo

Politika rotacio: jen la rezulto de ĝeneralaj balotoj okazintaj en Albanio en julio. Demokratoj venkis la socialistojn, kiuj regis la landon dum la ok lastaj jaroj.

Establiĝis plurismo en Albanio post la balotoj en 1992, kiam demokratoj atingis la parlamentan plimulton. Tamen en la „maltaŭga jaro” 1997 eksaj komunistoj ribeligis la popolon kaj tiel faligis la registaron, kaj revenis al la ŝtatpotenco. Tiuj, gvidataj de Fatos Nano, venkis demokratojn ankaŭ en la jaro 2001.

Ekonomia malprosperigo, korupto ĉe ŝtataj oficistoj, eĉ registara enmiksiĝo en mafiajn aferojn, altiris kritikojn kaj indignon ne nur de la enlanda publiko sed ankaŭ de la internacia komunumo. Cetere la Demokrata Partio, gvidata de Sali Berisha, reviziis sian programon kaj tiel altiris al si eminentulojn de la socio.

Integriĝo

Dume, ene de la Socialista Partio, okazis skismo. Kontraŭuloj de Fatos Nano grupiĝis en nova partio (Socialista Movado por Integriĝo), gvidita de Ilir Meta. Pro tio oni atendis tian politikan rotacion. Tiel demokratoj akiros pli ol 71 seĝojn en la 140-seĝa parlamento.

La eksregantoj klopodis prokrasti la transiron de la ŝtatpotenco de socialistoj al demokratoj, ĉikanante la rezultojn de la voĉdonado. Sed la demokratoj certas pri sia venko pro la subteno de aliaj politikaj grupoj. La nova registaro promesis serioze okupiĝi pri la batalo kontraŭ korupto, evitado de imposto-pagado kaj kontraŭ la „nigra ekonomio”. Ĝi volas ankaŭ plialtigi la vivnivelon de la popolo kaj ebligi la eniron de Albanio en Eŭropan Union.

Bardhyl SELIMI

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17