MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Ekonomio

ĈINIO

Konsumado sur trajnoj multekostas

En Ĉinio trajnvojaĝantoj jam alkutimiĝis al la fenomeno, ke, dum pasaĝertrajno veturas inter du urboj, preskaŭ ĉiam en ĉiu pasaĝervagono troviĝas almenaŭ unu restoracivagona kelnero, kiu, puŝante varĉareton, vendas al vojaĝantoj plurajn manĝetojn aŭ kondukas ilin al la trajna restoracio.

Altprezaj manĝaĵoj

La manĝaĵoj vendataj sur la trajno estas ĉefe sensala kringo, dolĉa kuko, porka kolbaso, rostita anaso kaj kuirita kokidaĵo. Kvankam diversspecaj kaj bongustaj, ili tamen havas surprize altan prezon. Ekzemple en vendejo de stacidoma halo kuirita kokidaĵo vendatas kontraŭ 12 juanoj (1,20 eŭroj) por duonkilogramo, sed en la vagono la sama pezo senescepte kostas 20 juanojn. Sur veturanta trajno vendisto ĝenerale ne povas garantii, ke la manĝaĵoj proponataj de li restos en sufiĉa kvanto je dispono kaj pro tio vojaĝantoj en longa vojaĝo konkure aĉetas, malgraŭ la alta prezo.

Cetere, vendistoj sur trajno proponas ankaŭ bieron kaj aliajn trinkaĵojn, kies prezoj ofte estas duoblo de tiuj de samspecaj varoj. Eĉ okazis, ke glaso da boligita trinkakvo kostas same multe kiel glaso da biero, sed soifantoj surtrajne volonte pagas.

Spertoj en restoracia vagono

Restoracia vagono plej ofte proponas kompletajn manĝaĵojn. Kutime la kompleto konsistas nur el rizaĵo, fritita porkaĵo, fritita brasiko, fritita kapsiko kun kokaĵo kaj legomsuko.

Ĉar la kelnero afable kaj serioze rekomendis, okazis ke vojaĝantoj kredis, ke la ofertota kompleto sendube estos kontentiga. Kiam la kelnero alportis la menditan kompleton, oni konstatis, ke ne nur ĝia gusto estis nebona, sed ankaŭ ke ĝia kvanto evidentiĝis nesufiĉa. La manĝintoj tamen devis por la kompleto pagi po 25 juanojn. Tio estas multe pli ol por sama kompleto en ekzemple porstudenta manĝejo, kie ĝi kostas nur 8 juanojn.

Sur ordinaraj trajnoj ankaŭ mankas inspektado fare de la fako pri publika sano. De tempo al tempo estas neeviteble, ke la konsumado en restoracivagono al dispepsiuloj kaŭzas plian elspezon pro kuracado de trajna kuracisto.

Granda profito

Laŭ donitaĵoj de la ŝtata instanco pri turismo, dum la majfesta dektaga feriperiodo de la nuna jaro, la fervojoj veturigis sume 38 milionojn da pasaĝeroj. Tio denove estis rekordo. Ĉar en Ĉinio la fervojtrafiko estas tute monopoligita de la ŝtato, la ĉina ministrejo pri fervojoj gajnis la tutan profiton rezultigitan de la konsumado de la pasaĝeroj. Eĉ se, laŭ konservativa takso, inter ili estis 18 milionoj da pasaĝeroj kiuj surtrajne ne aĉetis iun ajn konsumaĵon, restas la ceteraj 20 milionoj, kiuj nepre bezonis sur trajno aĉeti manĝaĵon, trinkaĵon, cigaredojn kaj eventuale aliajn necesaĵojn. Se unu pasaĝero dum sia vojaĝado konsumis nur 20 juanojn, en 10 tagoj la fervoja fako de la ŝtato jam havigis al si vendosumon je 400 milionoj da juanoj.

Tio signifas, ke la ĉina fervojo en la okuloj de la ĉinoj iĝis grandega superbazaro. Ĝenerale superbazaro pro granda skalo facile gajnas rimarkindan profiton. Des pli, ĉar la surtrajne vendataj konsumaĵoj estas aparte multekostaj, oni povas imagi, kiom grandan profiton alportas la konsumado sur trajnoj! Tial oni esperas, ke sur pasaĝertrajnoj oni vendos je konvena prezo kaj plibonigos la servadon.

MU Binghua

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Mu Binghua el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17