MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

MEDICINO

Norduloj ebligas sudan sanon

Francaj kuracistoj estas konataj pro siaj rapidaj intervenoj kaj profesieco okaze de katastrofoj. Sed aliaj kuracistoj helpas alimaniere. Notinte, ke medicina helpo eblas en urboj, sed tro malofte en vilaĝoj, ili preferas ne sendi porokazajn kuracistojn ekzemple al Afriko, sed establi kaj subteni lokajn kuracistojn.

Jam de 12 jaroj la neregistara organizaĵo sen profita celo Santé Sud (Sano suda) agas ĉefe en franclingvaj landoj de Afriko (Malio, Senegalo, Ebur-Bordo, Kameruno kaj Madagaskaro). Gravas la principo helpi al juna afrika kuracisto lokiĝi en vilaĝo, ĉar – kiel tra la mondo – junuloj preferas vivi en grandaj urboj ol en izolaj komunumoj.

Motorciklo

Tiel lanĉi junan fakulon kostas 8200 eŭrojn, kio inkluzivas personan bibliotekon, ilojn, minimuman medikamentaron, bazan laboratorion, transportilon (plej ofte motorciklon), sunajn bateriojn (ĉar ne estas elektro) kaj fridujon por konservi la kuracilojn. Tiamaniere en Malio oni atingis nivelon de 5 kuracistoj por 100 000 loĝantoj (en Francio, kontraste, 303 kuracistoj). En Malio ekzistas nun 600 kuracejoj, t.e. unu hospitalo por 1 100 000 da loĝantoj (celita estas unu hospitalo por unu miliono da loĝantoj). En la kamparo 80 % de la loĝantaro vivas 30 km for de kuracejo.

Falis la nombro de mortnaskitaj beboj (de 233 el 1000 al 117) kaj de infanoj, mortintaj sub la aĝo de kvin jaroj (de 400 el 1000 al 210). Restas tamen kiel ĉefaj malsanoj malario, diareo, pulmaj infektoj, nesufiĉa nutrado kaj morbilo. Kontraŭ tio ne eblas multon fari, ĉar la kuracistoj ne disponas pri komplika aparataro aŭ laboratoriaj analizoj por helpi ilin identigi la malsanojn. Krome, pro tradicio, multaj suferantoj vizitas kuraciston nur lastmomente, kiam ŝamano elĉerpis siajn rimedojn.

Infektoj

Aliflanke oni tamen progresas. Eblis ekzemple konvinki patrinojn, ke la filinoj portu kalsonetojn: tiel oni evitigis vaginajn infektojn, ĉar la knabinoj kutime rampis aŭ sidis sur malpuraĵoj. La afrika kuracisto ankaŭ estas trejnita observi la oftecon de malsanoj: tiel eblas interveni ekzemple en vilaĝo, kie multaj suferas pro ventraj malsanoj, por ke oni riparu la puton.

Samtempe gravas ne enkonduki teknologiojn, kiuj misfunkcios pro varmo, seko, sablo aŭ humido. Preferatas simplaj aparatoj, kiuj permane funkcias kaj facile ripareblas. Nepras ankaŭ adaptiĝi al la loka kulturo kaj ĝin ne kontraŭstari. Ekzemple korkuracistoj demandas sin, kiel rekomendi sensalan dieton en lando, kie salo reprezentas forton, sukceson kaj plezuron? Kaj kiel evitigi klitor-ektomiojn ĉe knabinoj?

Kulturo

Kio plej karakterizas tiun „nordan” helpon por „sudaj” landoj, estas ĉefe respekto pri loka kulturo; ankaŭ humaneco kaj senfiereco. Oni agas, konsiderinte la bezonojn de lokuloj; oni agas konstante, ne porokaze; kaj oni agas fone – ekzemple ne antaŭ televida kamerao.

Pliaj informoj pri Santé Sud haveblas ĉe 200 bd National, immeuble le Gyptis, Bât. N, F-13003 Marseille; rete ĉe santesud@wanadoo.fr.

Renée TRIOLLE

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Renée Triolle el Monato (www.monato.be).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17