MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Politiko

TOGOLANDO

Nepras interveni

Kiuj sekvis kaj sekvas la situaciojn politikan, socian kaj ekonomian de Togolando, scias pri la klopodoj de ĝia popolo por solvi la krizon, kiu persistas. Respondeculoj de politikaj partioj, asocioj, organizaĵoj kaj religioj neniam ĝin prisilentas. Indas mencii la kontribuaĵojn de organizaĵoj internaciaj, ekzemple la Ekonomia Komunumo de Okcident-Afrikaj Ŝtatoj (EKOAŜ), Afrika Unio, Eŭropa Unio (EU), Amnestio Internacia kaj aliaj. Multfoje togolandanoj kunsidis kun reprezentantoj de tiuj ĉi organizaĵoj, sed la fina rezulto estis ĉiam malsukceso.

Samtempe organizaĵoj pri homaj rajtoj denuncis la agresojn, torturojn kaj murdojn kontraŭ civitanoj. Kaj, malgraŭ libera partoprenado de pluraj kandidatoj en prezidantaj elektoj de 1998 kaj 2003, la finaj rezultoj estis enlande ne ĉie akceptitaj. Multis publikaj manifestacioj, ĉu por atentigi pri fraŭdo, ĉu por celebri. La internacia komunumo, kaj precipe EU, taksis la organizadon de la elektoj manka kaj daŭrigis siajn sankciojn. Tiuj pezis sur la popolo, kiu estas la vera viktimo: sankcioj tamen ne tro ĝenis la regantojn.

Homaj rajtoj

Finfine la registaro decidis malfermeti rilatojn kun Eŭropo, deklarante per 22 paragrafoj i.a. sian respekton pri homaj rajtoj, liberaj esprimado, jurprocezoj kaj balotoj. EU montris sin kontenta, sed malmulto realiĝis, ĝis forpasis komence de la jaro la ŝtatestro Eyadema Gnassingbe. Ĉiu kondamnis la elekton de lia filo Faure fare de la armeo: tiu ĉi internacia kondamno fakte helpis fortigi la togolandan konstitucion kaj ebenigi la vojon al liberaj balotoj, kiuj okazos en la ĉeesto de eŭropanoj.

Intertempe, por prepari la elektojn, intervenis EKOAŜ. Evidentiĝis miskomprenoj en la apliko de la elekta leĝaro, reviziado de la elekto-listoj, enskribado de novaj voĉdonontoj – alivorte la preparan periodon makulis fraŭdo. Malgraŭ tio, la EKOAŜ-komisiitoj deklaris ĉion en ordo. Rezulte la popolo perdis sian fidon al EKOAŜ kaj deziras intervenon de EU, laŭ la principo „al afero grava, homo kompetenta”.

Montriĝas, ke homoj ne ŝatas liberigi Togolandon pro la profitoj, kiujn ili povus havi aŭ por si aŭ por siaj landoj koste de togolandanoj. Nepras, ke iam la internacia komunumo intervenu por savi Togolandon. Intertempe, tamen, sendube mortos miloj kaj eĉ milionoj da funde pacemaj civitanoj.

SAGBADJELOU Kokou/pg

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Sagbadjelou Kokou/pg el Monato (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17