MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Leteroj

Esperanta korespondo inter du lingvoj

Mi uzas Esperanton de nur unu jaro kaj duono, kaj mi konstante miras pri la fakto, ke la esperantistaro ŝajnas opinii sian lingvon internacian malmultege konata. Tiu ĉi aserto kontraŭas du spertojn miajn:
– Antaŭ unu jaro mi tute hazarde renkontis germanan vojaĝanton esperantistan en mia urbeto (proksimume 6000 loĝantoj), kun kiu mi diskutis la tutan posttagmezon. Miaj esperantistaj konatoj neniam eksciis pri simila renkonto krom en ĉirkaŭaĵo de Esperanto-aranĝoj.
– Ĉi-semajne, mi faris demandon en Esperanto al amuzparko PortAventura en Hispanio. Estis nura provo, mi esperis esti komprenita, sciante ke mi mem komprenis, kvankam mi estas unulingva franco, pli ol duonon de la parolata lingvo antaŭ ol eklerni. La respondo transpasis miajn esperojn, mi ne nur estis komprenita, sed krom tio oni diris precize, en iom erara franca lingvo, ke estonte mi povos demandi plu en Esperanto sen iaj problemoj.

Ĉu mi estas ege bonŝanca aŭ ĉu la lingvo internacia estas pli konata ol ni imagas? Eble tiu lasta travivaĵo estas sekvinda ekzemplo por konatigi nian lingvon al la mondo per la turisma sektoro.

Olivier BUISSON
Francio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Olivier Buisson el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17