MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Ekonomio

ĈINIO

Grenokrizo minacas

Kia estas la vera situacio de grenprovizado en la plej loĝata lando de la mondo? Kvankam laŭ enketo nun en Ĉinio la livero de manĝaĵ-greno ĝenerale povas kovri la bezonon de la lando, tamen la manko de ĝi jam ekvideblas. Efektive, tuj kiam venis la 21a jarcento, komencis konsterniĝi Ĉinio pro serioza grenokrizo.

Produktokvanto de greno falas

La ĉina produktokvanto de greno kreskis de 90 milionoj da tunoj en 1950 ĝis 392 milionoj da tunoj en 1998. La specialistoj unuvoĉe opinias, ke tio estas unu el la plej elstaraj atingoj de la ĉina ekonomio en la pasinta jarcento. Sed poste dum sinsekvaj ses jaroj la kvanto falis draste, kaj en 2004 ĝi estis nur 345 milionoj da tunoj. Estas tri ĉefaj kaŭzoj.

Unue, multaj agroj estas malŝpare uzataj por neagrokulturaj celoj kaj ankaŭ parte dezertiĝas. La areo, plantita kun greno, reduktiĝis de 90 milionoj da hektaroj en 1998 ĝis 77 milionoj en 2004.

Due, la klimata ŝanĝiĝo kaŭzis malpliiĝon de la tersurfaca akvo, tiel ke la instalaĵoj por irigaciado en la plimulto de la ĉinaj kamparoj malfacile funkciis. Tre ofte akvo por irigacio estis forkondukita al industrio kaj urboj.

Trie, en la lastaj jaroj la prezo de greno daŭre malaltiĝis, terkulturistoj neniom profitis el la pliproduktado de greno kaj ne plu emas okupiĝi pri grenkampoj.

Ekde 1998 Ĉinio devas preni multe da greno el la rezervoj por garantii la provizadon. Krome en 2004 Ĉinio importis ok milionojn da tunoj da tritiko. Ĉinio jam iĝis la plej grava importanto de tritiko en la mondo.

Japana sindromo kaj aliaj problemoj

La usona erudiciulo Lester Brown, la estro de la usona Instituto pri Tergloba Politiko, antaŭ kelkaj jaroj en sia verko Kiu vivtenos Ĉinion? skribis, ke por lando kun densega loĝantaro, post kiam ĝi realigis industriigon, baldaŭ aperos malfacilaĵoj rilate al manĝaĵoj. Kun pliiĝo de la enspezoj la konsumkvanto de greno leviĝas, la areo por grenaj plantaĵoj malgrandiĝas kaj samtempe la livero de manĝaĵ-greno serioze malsufiĉas. Finfine la lando neeviteble grandkvante devas importi grenon. Li nomis la fenomenon „japana sindromo”.

Ĉinio nun travivas tiun sindromon. Sed, kompare kun Japanio, Ĉinio alfrontas pli grandan defion. Ne nur la grenareo daŭre malkreskas, sed ankaŭ senĉese etendiĝanta dezerto atakas parton de la agroareo kaj preskaŭ ĉiujare okazantaj inundoj damaĝas la grenrikolton.

La dezertiĝo en Ĉinio disvastiĝas. De 1950 ĝis 1975 dezertiĝis ĉiujare 156 000 hektaroj, sed dum la 90aj jaroj de la pasinta jarcento po 360 000 hektaroj jare. Laŭ kalkulo, pro la dezertiĝo malaperis 24 000 vilaĝoj. Cetere, Brown montris, ke la ĉina areo por paŝtado de brutaro estas proksimume same granda, kiel la usona, sed la nombro de ŝafoj kaj kaproj en Usono estas sume 8 milionoj, dum en Ĉinio estas 317 milionoj. Ekde 1950 en Ĉinio la kvanto de kaproj ĉiam kreskis, kio estas signo de kvalita malaltiĝo de paŝtherboj. Nebone kreskantaj herboj ĝenerale rezultigas rapidan dezertiĝon de la grundo.

Samtempe multaj urboj ekspansias sen bona planado. Pro konstruado de loĝdomoj, pliigado de fabrikoj kaj supervendejoj kaj pligrandigado de la trafiksistemo oni urĝe bezonas grandan kvanton da parceloj, el kiuj la plimulto estas agroj. Post la mezo de la 90aj jaroj la urba konstruado precipe centraliziĝas en orienta Ĉinio, kies areo ne atingas duonon de la tuta lando, sed kie loĝas 94 % de la tutlanda loĝantaro.

Ankaŭ la granda kvanto de aŭtoj postulas redukton de agroj. Laŭ statistiko nun en Ĉinio por ĉiuj 20 pliaj aŭtoj, oni devas pavimi 0,4 pliajn hektarojn da tero por havi haltejojn, stratojn kaj aŭtoŝoseojn. En 2003 estis venditaj du milionoj da novaj aŭtoj, kaj tio signifas, ke la tero pavimita areas pli je 40 000 hektaroj. Se la tuta pavimita areo estus agro, ĝi kapablus produkti 160 000 tunojn da greno, kiuj sufiĉus por provizi 500 000 ĉinojn per manĝ-greno.

En 2003 la ĉina grenrezervo restis sub 102 milionoj da tunoj. Se estos du jaroj, en kiuj la livero de greno ne povos kontentigi la bezonon, la manka parto vole-nevole dependos de importado. Se Ĉinio sekvos Japanion kaj Koreion, kiuj importas grenkvanton, konsistigantan 70 % de la enlanda liverkvanto, ĉiujare Ĉinio estos devigata importi 280 milionojn da tunoj da greno. Nuntempe la totala grena importokvanto de ĉiuj landoj en la mondo ne superas 200 milionojn da tunoj.

Novaj politikoj

Marte de la nuna jaro Brown vizitis la Ĉinan Akademion pri Sciencoj, kaj tie li substrekis, ke Ĉinio estas alfrontanta defion senprecedencan. Se Ĉinio volas eviti la longatempan sinsekvan falon de grenproduktado, ĝi nepre devas apliki novajn politikojn, taŭgajn por solvi ĉinajn problemojn. Li esperis, ke Ĉinio elspezos pli multe el sia buĝeto por la agrokulturo, ĉefe por protekto de la agraro kaj por stabileco de la grenproduktado.

Ekde 2004 Ĉinio komencis praktiki plurajn novpolitikojn: plialtigi la efikon de uzata akvo, plifortigi la administradon de la prezoj de greno, stimuli kaj disvolvi la akvanimalan bredadon kun progresintaj teknikoj, plibonigi la trafikan sistemon, unue konsiderante disvolvadon de aŭtobusoj kaj bicikloj, kaj redukti la nombron de ŝafoj kaj kaproj por limigi la dezertiĝon.

Sed ja ankoraŭ estas alia nova metodo, kiu hezitigas la ĉinan registaron. Ĉu oni ĉesigu la projekton konduki akvon el la sudo norden por ŝpari, aŭ ĉu oni asignu monon el la buĝeto je 28,3 miliardoj da usonaj dolaroj por starigi novan projekton por regi kaj malpliigi la teruran dezertiĝon en Ĉinio?

MU Binghua
Lester Brown (1934-) estas filo de usonaj etbienuloj. Kiel junulo, li kombinis studadon kun kultivado de tomatoj. Post diplomitiĝo kaj sesmonata restado en Barato li plustudis kaj laboris ĉe registaraj instancoj. En 1974 li fondis la Worldwatch Institute (Mondobserva Instituto, www.worldwatch.org), kaj en 2001 la Earth Policy Institute (Instituto pri Tergloba Politiko, www.earth-policy.org). Ambaŭ institutoj havas dekojn da partneroj tutmonde. La libro, menciita en la artikolo, kun la originala titolo „Who Will Feed China?” (1995), estas nur unu el liaj multaj verkoj.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Mu Binghua el Monato (www.monato.be).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17