MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

NIĜERO

Surstrata mizero

Duono de la 11 milionoj da loĝantoj de Niĝero vivas en granda malriĉeco. La subevoluinta stato de la lando kaŭzas multajn sociajn kaj ekonomiajn problemojn, aparte rilate la tiel nomatajn stratajn infanojn, kiuj videblas ĉie en la ĉefurbo Niameo.

Tiuj ĉi infanoj, aĝaj inter 5 kaj 15 jaroj, estas tuttage sur la stratoj apud trafiklumoj kaj en vendejoj kun teleroj en siaj manoj. Kelkaj almozpetas, aliaj pene laboras kaj la ceteraj ŝteladas por vivteni sin.

La plimulto de tiuj ĉi infanoj estas lernantoj ĉe tradiciaj koranaj lernejoj. De 15 ĝis 30 infanoj lernas en ĉiu lernejo. Ili ofte vojaĝas kun sia vilaĝa instruisto al la ĉefurbo. La aliaj infanoj mizere vivas ĉe siaj familioj. Tial ili forlasas ilin por vivi sur la stratoj kaj trovi ion por manĝi kaj kontentigi siajn bezonojn.

Thimbiano Mardia OUMAROU/pg

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Thimbiano Mardia Oumarou/pg el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17