MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Komputado

KOMUNIKADO

Respondaparato por Skype

Telefoni per Skype estas unika travivaĵo. Unue, la sonkvalito estas kvazaŭ perfekta, kaj, due, la ideo senpage telefoni, eĉ al la alia flanko de la mondo, estas pli ol agrabla! Certe pro tio la nombro de Skype-uzantoj, ankaŭ inter esperantistoj, ade kreskas.

Ju pli oni uzas la programon Skype, des pli ofte oni konstatas, ke la alvokato ne ĉiam sidas ĉe la komputilo, kaj do ne ĉiam estas atingebla. Tiam eblas ja sendi tekstmesaĝon, sed iuj povas senti la bezonon rapide voĉe komuniki ion kaj ne devi ektajpi.

Tiam helpas Pamela, la respondaparato por la vindoza versio de Skype1. Pamela funkcias tute kiel ordinara respondaparato. Kiam la alvokato ne ĉeestas, Pamela aŭdigas mesaĝon, post kiu la alvokanto povas postlasi mesaĝon. Se dezirate, Pamela povas ankaŭ sendi tekstmesaĝon al ĉiu, kiu altelefonas.

Pamela estas tre bone agordebla. Oni povas mem fari sian propran respondmesaĝon, oni povas agordi, post kiom da sekundoj ĝi respondu al viaj Skype-vokoj, kaj multe pli. Pamela estas havebla en dudeko da lingvoj, al kiuj antaŭ nelonge aldoniĝis Esperanto2.

La baza versio de Pamela estas senpage havebla ĉe www.pamela-systems.com kaj perfekte funkcias. Oni povas transiri al la dua versio, kun pli da ebloj, kontraŭ nur 6 eŭroj. La „plena” versio kostos 14,95 eŭrojn, sed ĉe redaktofino ankoraŭ ne estis havebla. Ĝi promesas diversajn respondmesaĝojn depende de la alvokanto. Se do via koramikino vane vokas vin, vi povas alparoli ŝin per speciala privata aŭtomata mesaĝo! Kaj por alvokantoj, kiuj ne parolas Esperanton, vi povas krei apartajn respondmesaĝojn en aliaj lingvoj. Provu!

1. Pamela funkcias sub Vindozo 2000, XP kaj 2003/servilo.
2. Kiu havas malnovan version sen Esperanto, povas senpage elŝuti la bezonatan dosieron de www.pamela-systems.de/forum/viewtopic.php?t=267.
Paŭlo PEERAERTS

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paŭlo Peeraerts el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17