MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Lingvo

AZIO KAJ NEAZIO

Familia nomo

En Ĉinio, Koreio, Vjetnamio kaj Japanio oni metas la familian nomon antaŭ la individua nomo, dum en Eŭropo plej ofte oni faras inverse1. Tio estas nur agnosko de fakto, tute valorlibera, t.e. wertfrei.

Mi uzis la vortumon „individua nomo” anstataŭ „antaŭnomo”, kiu, laŭ Albault, estas norma formo, kiun oni devas uzi egale ĉu en Eŭropo, ĉu en aliaj regionoj, kio, al mi ŝajnas, estas eŭropcentrisma, do valormallibera. „Individua nomo” estas uzata kontraste al la „familia”, dum „personan” nomon estus pli bone rezervi por ties sinonimo „personnomo”, inkluzivanta la familian kaj individuan kaj uzebla distinge de la nepersona, ekzemple loknomo.

El la landoj „kap' supre”, en ĉiuj krom Japanio oni konservas sian propran vortordon en fremdaj lingvoj, ekzemple Lee Chong-Yeong. La plimulto de la japanoj diras kaj skribas sian nomon laŭ la eŭroplingva maniero, kiel ekzemple Yagi Hideo (iama prezidanto de UEA, la sola neeŭropano, kiu okupis tiun pozicion), prezentante okulfrapan escepton de la azia normo. Por konfuzi la aferon pli, ne malmultaj japanaj esperantistoj metas sian familian nomon antaŭe. Alilandanoj ne povas scii, kiu estas kiu. Se temas pri eŭropanoj, oni povas sin orienti facile, ĉar por ili estas komunaj la individuaj nomoj, plejparte kristanaj (la nombro de baptonomoj estas limigita) krom ĉe komunistoj forlasitaj de dio aŭ forlasintaj dion, kiel la filino de Stalin, al kiu ŝiaj gepatroj (ŝia suicidinta patrino estis konscienca komunisto2, malkiel ŝia diabla edzo) donis nesanktulan, neŭtralan, filozofian nomon Svetlana, devenantan el svet (lumo).

La japanoj estas certe paganoj sen sanktuloj, fremdlingvanoj havas do nenian ŝlosilon. Ke la japanoj solaj adoptis la okcidentan kutimon, ŝuldiĝas al la fakto, ke en la dua duono de la 19a jarcento la japanoj klopodis imiti makake la eŭropanojn en ĉiuj sferoj de la socia vivo por atingi la statuson de evoluinta lando. Tiamaniere Japanio fariĝis la plenkreskinta imperiisma potenco laŭ la modelo de la sangavidaj eŭropaj kaj nord-amerikaj ŝtatoj kaj invadis siavice aziajn landojn je ĉi ties granda suferado. La popoloj de orienta Azio rezistis la flavvizaĝan imperiismon, tiel ke ili ne infektiĝis je la papaga imito de la eŭropa kutimo.

Oni ofte citas kiel devizon de la siatempa sinteno de la japanoj „El Azio en Eŭropon”, kiun uzis Hukuzawa Yukiti3, la japana Voltero. En la postmilita japana Esperantujo modoĉasantoj insistis, ke la japanoj devas iri „el Eŭropo en Azion”. Tio tamen estas kompleta tohuvabohuo. Tiu imito ne tuŝis la spiriton de la japanoj, kiuj vidis en la eŭropa kulturo nur rimedon por la milito, tiel ke la psika bazo de la azia barbarismo restas. Tiu ĉi aserto estas kompreneble valormallibera.

Iom pri lingva tipologio

Revenante de la valormallibereco, mi traktos la antaŭnom-postan karakteron lingvotipologie. Ĝi montras la kapo-finalecon de tiuj aziaj lingvoj. Nome, la econ de la lingvo, en kiu estas la vortordo [epiteto nomo], [objekto verbo], [nomo postpozicio], kurte [komplemento kapo]. La japana estas kapo-finala lingvo par excellence. Estas perfekte nature, ke tie la familia nomo venu unua. Aliflanke estas la ĉina SVO-lingvo, Subjekto-Verbo-Objekto, tiel ke la familinom-unua sistemo ne kongruas kun alia aspekto de tiu lingvo.

Alia ŝtormo en kaftaso

Revene al la valormalliberaj sferoj: En tiuj ĉi jaroj fariĝis multe raportita temo en parlamentaj diskutoj tiu pri la familia nomo. Multaj japanaj virinoj kun profesio postulas, ke la civila kodo agnosku la retenon de ilia fraŭlina nomo. Al tio furioze kontraŭas multaj politikistoj. Antaŭvideble tiuj ĉi estas konservativuloj. Ili argumentas, ke tiu propono, kiu cetere portas nun pleban nomon „Apartaj nomoj inter geedzoj”, disrompas la tradician, belan familian sistemon, transdonitan de prapatroj. Jen estas alia galimatio. Tra la historio de Japanio edzinoj portis ĉiam la nomon de sia patro. Ni devas escepti la tutan popolamason, ĉar ili ne havis familian nomon, kiel usonaj afrikdevenaj sklavoj4. La plej fama ekzemplo estas la edzino de Minamoto no Yoritomo, la unua ŝoguno de la unua ŝogunato5 en la 13a jarcento. Ŝi estis konata kiel Taira no6 Masako.

Tiuj politikistoj simple ne estas kleraj. Ĝenerale, japanaj politikistoj estas malsuperaj en klereco kompare kun la nacia averaĝo. Se la aparta nomo por virinoj pereigus la familian sistemon, Japanio jam antaŭ jarcentoj putrus sur la ruino de la familia sistemo. Kontraŭe, tio ĉi ĝuis absolutan regon super la japana socio ne nur antaŭ la forigo de la familia sistemo, inkluzive de la primogenituro7 kaj aliaj panoplioj de la praantikva socio, sub la usona okupacio, sed ankaŭ poste, eĉ nuntempe, kiam fifamaj uzuristoj (ili estas listigitaj sur la borsoj, ŝmirante la manojn de politikistoj) kolektas ŝuldon de prodiga filo el la familianoj, kompreneble kontraŭleĝe, sed kredate leĝe.

Japanaj adorantoj de Okcidento rigardas tiun ĉi regionon paradizo de respekto al la virinoj. Ties lingvo tamen ne estas feminisma. Almenaŭ pri la familia nomo. En Usono la virinoj oficiale perdas sian nomon. Eleanor Roosevelt estis en la socia vivo sinjorino Franklin Delano Roosevelt.

1. Mi ne scias, ĉu estas en Eŭropo antaŭnom-postaj gentoj, krom la hungaroj. En la antaŭmilita aŭstra filmo de Willi Forst Leise flehen meine Lieder (Mallaŭte petas miaj kantoj, unuaj vortoj de Serenado de Schubert), demandas la malfrue alveninta princino Esterházy al sia najbaro la nomon de la pianisto, ludanta por grupo de nobeloj. Respondas li: „Schubert, Schubert Franz.” Mi, tiama gimnaziano, miris, ĉu tio spegulas la kutimon en la tiama, aŭ eĉ la nuna?, Aŭstrio, aŭ ĉu li respondis tiel, pro tio, ke la demandinto estas hungarino. Incidente, la japana titolo de la kinofilmo estis La nefinita simfonio. Mi ne scias, kiu estas pli eleganta, pli holivuda.
2. Francoj dirus, ke tio estas eraro, ke devas esti komunistino, sed mi intence sakrilegias, ne aldonante eksplicitan inan sufikson al la vorto, finiĝinta per „-isto”. Kaj tio estas nekontraŭfundamenta.
3. Laŭ la pseŭdo-ortografio angleca, Fukuzawa Yukichi: alia simptomo de la anglalingva imperiismo. Malgraŭ tio li restas unu el la plej grandaj pensuloj de Japanio. La reganta klaso japana pagas lipan servon al li, presante lian bildon sur monbiletoj, kiel al Nitobe Inazô, renoma inter la esperantistoj pro la Nitobe-simpozio. Tiu nomumado estas danke al Lee Chong-Yeong, kiu faris tion malgraŭ la krimoj fare de prapatroj de la nuntempaj japanoj.
4. Ĉe Mark Twain protagonisto diras: „Ĉu reĝoj ne havas familian nomon? Kiel nigruloj?” La aŭtoro, denaska demokrato de novmonda respubliko, volis esprimigi al li malestimon al reĝaj familioj, forgesinte, ke tio estas rasismo. Strange, ke li forgesis, ke ankaŭ reĝaj familioj havas familiajn nomojn.
5. Vidu PIV. Vidu ankaŭ pli detale Manlibro pri politiko, FEL, 1994.
6. Tiu ĉi partikulo no signifas „de”, kaj ĉi-okaze estas nobela partikulo, ekzakte kiel en Eŭropo: Masako de (aŭ von) Taira. Cetere, ŝi estas konata ankaŭ kiel Hózyó Masako. Hózyó estas alia familia nomo de ŝia patro, kiu, estante ne tre aristokrata, loĝanta malproksime de la ĉefurbo Kioto, elektis la nobelan nomon Taira, unu el la patriciaj. Oni povus paraleligi tiun ĉi kun la romia nomen, gentnomo, kaj Hózyó kun cognomen, familia nomo. Kun tia familia nomo oni ne uzis la nobelan partikulon no. Ŝi ne estis tipe japana modesta virino, kiel okcidentanoj imagas pri niaj samgentaj aliseksuloj (aŭ ĉu tiu mito nun jam forvaporiĝis?), sed vireca virino, de la tipo Gabriele d'Este.
7. Heredo de la plej aĝa filo.
YAMASAKI Seikô

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Yamasaki Seikô el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17