MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

Tragedio en Tirano

Amhistorio – iom simila al tiu de Romeo kaj Julieta – inter du albanaj gejunuloj finiĝis tragedie en Tirano. Altin Konĉi kaj Anĝelina Ĉerpaj sinmortigis unu post la alia, post kverelo. La 24-jaraĝa Altin sinmortigis la unua, mortpafinte sin per ĉaspafilo. Tuj post li Anĝelina, 22-jaraĝa, ĉagrenita pro la morto de ŝia amato, trovis tokson en apuda farunejo kaj sin venenis ĝuste sur la tombo de Altin.

Bardhyl SELIMI

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17