MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

El mia vidpunkto

Diabla cirklo

La plurjara ekonomia krizo intertempe kaptis preskaŭ ĉiujn industriajn landojn, diversgrade. Registaroj reagas diversmaniere al tiu defio – kelkaj tute ne scias, kion fari. Ili ne vidas elirvojon el la diabla cirklo de falinta konsumado sekve de amasa senlaboreco pro regresoj en industria produktado kaj servoj. Inter la grandaj industriaj ŝtatoj nur Britio iomete sukcesis mastri la krizon, pli bone Usono – sed je kiu prezo? Usono akumulis gigantajn ŝuldojn, je granda ĝojo de kapitalistoj, kiuj enkasigas altegajn rentojn per siaj kreditoj.

Anonimaj kapitalistoj

Kapitalistoj ĉiel ajn gajnas, ankaŭ dum kaj per tiu tutmonda ekonomia krizo. Grandajn naciajn kaj multnaciajn kompaniojn „regas” ofte ne homoj sed anonima kapitalistaro, kiu investas nur en produktoj, kiuj alportas profiton, kaj fermas entreprenojn, kiuj alportas malmultan aŭ nenian gajnon. Por ili tute ne gravas laborantaj homoj, kiujn ili ja ne konas. Do la krizo estas motivo (ofte preteksto) por amase maldungi laboristojn kaj eventuale transigi produktejojn al landoj kun malaltaj salajroj.

Ni prenu la ekzemplon de Germanio, kiu estas tipa eksport-lando. Homoj en la tuta (riĉa) mondo amas (kaj aĉetas) kvalitajn aŭtomobilojn kaj industrimaŝinojn produktitajn en Germanio. En Germanio? Por ke rajtu aperi indiko „farita en Germanio”, kiu garantias bonan kvaliton, sufiĉas ke oni muntas la produkton en la lando. Sed ofte multajn partojn oni produktas en foraj ŝtatoj kun ridindaj salajroj; intertempe laŭ indiko de la industrio mem la proporcio de tiaj liveroj el eksterlando ampleksas jam 40 elcentojn (kompare al 28 % antaŭ dek jaroj). Nur tiel germanaj produktoj povas resti konkurenc-kapablaj en tutmondiĝa ekonomio.

Partio laborista?

Sekve de tiu evoluo ĉi-jare la kvanto de senlaboruloj atingis la postmilitan rekordon de 5,2 milionoj, kaj tio sub socialdemokrata registaro; ĉu ne devus honti SPD, la tradicia partio de laboristoj? Dum ties regado, de 1995 ĝis 2004, Germanio perdis 1,26 milionojn da industriaj laborlokoj, precipe en simplaj sektoroj. Kaj tiu evoluo daŭras, ne nur en produkta branĉo sed ankaŭ en servoj. Ĉefo de Deutsche Bank (Germana Banko) antaŭ nelonge anoncis, ke la banko, kiu daŭre havis grandajn gajnojn, nun strebas al rendimento de 25 % el propra kapitalo; samtempe li anoncis, ke por tion atingi la banko maldungos 6400 homojn ...

La germana registaro montriĝas nekapabla progresigi la ekonomion, pro kies krizo ja mankas ankaŭ impostoj. Anstataŭe oni provas redukti la elspezojn en ĉiuj social-sistemoj; senlaboruloj kaj pensiuloj estas plej multe trafataj per tiuj operacioj, kiuj ofte estas nur la fifama kuracado de simptomoj. Nun, antaŭ gravaj elektoj en la plej granda federacia lando, SPD komencis kampanjon kontraŭ ekspluatemaj kompanioj, per nova partiprogramo forte kritikas „rabobestan kapitalismon”. Tiaj agoj kiel tiu de Germana Banko „deprimas homojn kaj rabas ilian fidon al demokratio”, diris la partiĉefo. La kanceliero laŭdis laboristojn pro „patriota konduto” (t. e. ili devis akcepti reduktojn de personaj enspezoj) kaj postulis, ke ankaŭ la kapitalistoj havu tian patriotan sintenon.

Lamentado

Tipe germana estas ankaŭ alia fenomeno: lamentado. Eble en neniu alia industria lando homoj tiom lamentas pri la krizo. Precipe lamentas ankaŭ la opoziciaj kristandemokratoj, kiuj tamen ankaŭ ne havas receptojn por mastri la krizon. Kial germanoj lamentadas tiom? Antaŭ la krizo ili estis inter la plej bonfartaj, Germanio estis modelo de progresanta ekonomio kaj socio. La nuna meza generacio konis nenion alian ol bonfarton kun senproblema konsumismo. Des pli forte ilin nun trafas restriktoj kaj reduktoj. Tamen germanoj, kompare al multaj aliaj, ankoraŭ fartas relative bone; ankaŭ senlaboruloj kutime ne devas malsati. Ili do lamentas sur alta nivelo.

Montriĝas nun la malagrabla flanko de medalo „pura kapitalismo”, kiun akcelas precipe la tutmondiĝo. Sed ni apenaŭ povas imagi, ke la mondo revenos el tiu ĝangala al pli sociala kapitalismo. Tamen povus esti, ke ankaŭ kapitalistoj iam falos en la kaptilon de tiu diabla cirklo: se al konsumantoj daŭre mankas mono por aĉeti produktojn, falos ankaŭ la rendimento de la kapitalo. Aŭ, eble, eĉ kolapsos la tuta kapitalisma sistemo. Tiam ni havus nur malgajnantojn – alta prezo por trarompi la diablan cirklon.

Stefan MAUL

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Stefan Maul el Monato (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17