MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Leteroj

Sanktuloj kaj ties advokatoj

Verŝajne W. H. Simcock per sia komento pri la oftaj kanonizoj de la forpasinta papo (MONATO 2005/3, p. 24) vekis intereson de la legantoj. Ĉu la bestprotektanta aŭtoro per sia kritiko volis helpi homprotektintan papon por malkaŝi taŭgajn ekzemplojn de bona kristana vivo? Tio estas dubinda. Eble li taŭgus kiel advokato de l' diablo, nepre laŭleĝa rolulo en proceso de kanonizo.

Tre baldaŭ post la morto de Johano Paŭlo la 2a multe da katolikoj atendis, ke la forpasinto fariĝu tuj sanktulo. Mi mem tute ne favorus kanonizon tujan, kvankam ĝi eble aperus pli demokrata. Ne nur la juristoj de Vatikano zorgu, ke antaŭe oni aŭdis la voĉojn kontraŭajn.

Nature tia procedo estas pli longdaŭra kaj konsekvence pli multekosta ol kanonizo per aklamo, kiu sufiĉis en la juna eklezio de la antikvo. Sed la artikolo de nia „kleriganto” klare indikas, ke mankoj de proceso malhelpos la celon spiritan: donaci al kredantoj publikan kulton de vera sanktulo.

Josef FLIEGNER
Germanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Josef Fliegner el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-06-21