MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Leteroj

Ĉu nura defetismo pravas?

Donald Broadribb pravas, en sia defetisma recenzo Rekomendoj plejparte senefikaj (MONATO 2005/2, p. 28), ke neniu rezolucio esperant(ist)a atingis sian oficialan celon. Tamen, li sendube rezonas tro unuflanke. Li ja tute ne pruvas, ke iuj rezolucioj aliaj – kaj ankaŭ ili estas tre multnombraj – jes ja atingis sian celon. Krom la oficiala celo, kiun oni do ne atingas, estas multaj aliaj kromefikoj, kiujn neniu kapablas mezuri, eĉ koni, sed kiuj tamen ekzistas. La tiutempa entuziasmiĝo de la esperantistaro (la peticio al Unuiĝintaj Nacioj de 1967) sendube atentigis multe da homoj pri Esperanto kaj – minimume – aktivigis la entuziasmulojn! Kaj ... Donald Broadribb aĉetu bildvortaron por trovi la nomojn de la aĵoj sur la bretoj kaj tabloj en sia oficejo.

Petro DE SMEDT
Belgio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Petro De Smedt el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17