MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Politiko

OPINIO

Tokto mankas takto

La aŭtoro, koreo, asertas, ke la japana registaro falsas historion, neante, ke Takesima – tiel japanoj nomas la insulon Tokto – estas korea teritorio, kaj pretendante, ke ĝi apartenas al Japanio.

Laŭ historio, la insulo Tokto (koree Dok-do, Dok-insulo) estas registrita kiel korea teritorio ekde la jaro 512, Japanio ekrigardis ĝin kiel sian teritorion nur ekde 1905. En la tempo de la reĝo Ĝiĝung de la dinastio Silla, t.e. en 512, la generalo Isabu konkeris la insulon Usankuk (nuna Ulungdo) kaj apartenigis al ĝi ankaŭ la insulon Tokto. En la tempo de la reĝo Songjong (1471-1481), dum la Chosun-dinastio, Tokto nomiĝis Usando kaj estis regata de Ulungdo.

En 1667 Japanio aprobis per siatempa dokumento, ke Tokto estas korea teritorio. En 1896 la japana ministrejo pri fremdaj aferoj tion konfirmis per sia Detala memorando pri la diplomatiaj rilatoj kun Koreio. Krom tio, fine de la Chosun-dinastio, en 1900, la reĝo Goĝong publikigis dekreton n-ro 41 kaj proklamis, ke la insuloj Ulungdo kaj Tokto estu regataj de la subprefekto de Samchok en la provinco Kangwondo.

Ankrejo

Aliflanke en 1618 Japanio unuafoje trovis la insulon Tokto. En tiu jaro fiŝisto hazarde malkovris la insulon kaj nomis ĝin Takesima. Poste japanaj ŝipoj uzis ĝin kiel provizoran ankrejon. Sed en 1692, sur la maro proksima al Tokto, fiŝistoj koreaj kaj japanaj kverelis: komenciĝis tiam diplomataj konfliktoj inter la du landoj. La korea registaro forte protestis kaj Japanio reduktis, sed ne tute ĉesigis fiŝkaptadon apud Tokto.

Post la Meiĝi-renovigo Japanio postuladis, ke Koreio malfermu la insulojn Ulungdo kaj Tokto. Fine en 1905 Japanio eknomis la insulon Tokto „Takesima” kaj rigardis ĝin japana teritorio.

Konflikto inter Koreio kaj Japanio rilate regadon super Tokto oficiale komenciĝis en 1952, kiam Koreio estis en la vortico de milito. Tiutempe la prezidanto Lee Sung-man publikigis la Proklamon de Oceana Suvereneco, kiu alportis la unuan konflikton pri regado super Tokto. Minacis unu la alian batalŝipoj de ambaŭ landoj, sed pro usona interveno la konflikto ne disvastiĝis.

En 1978 Koreio insistis pri sia rajto de mara teritorio, kiu malpermesis al japanaj fiŝkaptistaj ŝipoj eniri 12-marmejlan zonon ĉirkaŭ Tokto. Ĝi instalis lumturon sur Tokto kaj starigis tie garnizonon.

Malnovaj skribaĵoj

Tio, ke Tokto estas korea teritorio, estas nerefutebla historia fakto, kiun rekonas eĉ japanaj historiistoj. Japana profesoro Naito, eminenta historiisto de la gubernio Simane, diris, ke la aserto, ke Tokto estas japana teritorio, estas malĝusta. Li verkis 100 jaroj de la gubernio Simane kaj aliajn historiajn librojn. Dum pli ol dek jaroj li dediĉas sin al studado pri Tokto surbaze de malnovaj skribaĵoj de la gubernio.

Krome li kritikis japanajn asertojn pri „antaŭokupo de senmastra tero” kaj „historie propra teritorio” kiel nelogikajn. Li montris pruvon, ke ĉirkaŭ 1696 japana feŭda registaro intertraktis kun korea registaro dum tri jaroj kaj konfirmis, ke Tokto apartenas al Koreio. Li mencias ankaŭ, ke en 1867 la japana registaro mem rekonis, ke Tokto ne estas japana teritorio.

Lastatempe Japanio prezentis teritoriajn pretendojn ne nur al Koreio, sed ankaŭ al Ĉinio kaj Rusio. Nun koreoj kaj aliaj azianoj timas, ke Japanio intencas regi kiel nova ĉef-potenculo, kiel ĝi antaŭe faris. Ili kredas, ke se Japanio sukcese atingos siajn celojn en Azio, ĝi konsideros eĉ duan atencon de Pearl Harbor.

MA Young-tae

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Ma Young-tae el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17