MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Leteroj

Danko el Kubo

En la pasintaj jaroj mi ĝuis la plezuron regule ricevi MONATO-n danke al ĝia Abonhelpa Fonduso. Mi kore deziras esprimi mian dankemon pro tiu favoro kaj esperas estonte daŭre ricevi la revuon, kiu ĉi tie estas la sola kontakto kun la tutmonda esperantistaro. Ĉiun monaton mi malpacience atendas la alvenon de MONATO. Vi ne povas imagi kiom grava por ni estas tio, ĉar kompreneble la revuon legas pluraj Esperanto-amikoj ĉi tie.

Onoermis Acuña VELASQUEZ
Kubo

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Onoermis Acuña Velasquez el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17