MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Spirita vivo

Katolika eklezio ne havas pastrojn

La episkopoj de Litovio asertas, ke al la katolika eklezio mankas pastroj. Paroĥoj kaj lernejoj, preĝgrupoj kaj katolikaj societoj, familiaj rondetoj kaj pilgrimaj organizaĵoj volas havi propran pastron, propran kapelanon, propran spiritan patron. Tiucele ili turnas sin al la episkopoj.

La katolikaj diocezestroj kun bedaŭro konstatas la situacion, en kiu ili ofte devas nee reagi al petoj de demandintoj. Manko de pastroj estas sentebla en ĉiuj paroĥoj, en ĉiuj agadkampoj de la eklezio.

La episkopoj konkludas, ke tian situacion kaŭzis historiaj cirkonstancoj kaj negativa influo de la hodiaŭa socio. Tamen en Litovio dum ĉiuj epokoj, spite de diversaj danĝeroj kaj malfavoroj, junuloj elektadis pastran vojon kaj fidele servis al Dio kaj popolo. Dum la sovetia periodo la eklezio en Litovio estis persekutata. „Do necesas preĝi al Dio por ke la junuloj pli aktive decidiĝu sekvi Kriston”, konstatis la katolika diocezestraro en sia letero al la litovaj katolikoj.

En Litovio ĉirkaŭ 80 % de la loĝantoj konsideras sin romkatolikoj. En la jaro 2004 en la lando estis 717 pastroj, dum antaŭ la dua mondmilito ilia kvanto superis du milojn. Nun la pastroj estas edukataj en kvar seminarioj, en kiuj pasintjare estis 182 studantoj.

LAST

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de last el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17