MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

El mia vidpunkto

Vera homo

En 1980 mi akompanis la novan papon Johano Paŭlo la 2a dum lia unua vizito en Germanio. Dekomence mi konstatis, ke li vere havas apartan karismon, kiu kaptas kaj fascinas la homojn. Sed plej forte impresis min, kiam en la katedralo de Osnabrück [osnabrík] li renkontiĝis kun 200 blinduloj, surduloj, mense handikapitoj kaj homoj en rulseĝoj. Mi havis la bonŝancon observi la scenojn en rekta apudeco, tiel ke mi klare povis percepti karesajn gestojn kaj konsolajn vortojn. Tiam mi komprenis, ke jen estas vera homo, varmkora kaj humana en plej nobla senco. Sendube, precipe pro tiu ĉi trajto de sia karaktero tiu papo fariĝis tiel populara kaj amata de homoj en la tuta mondo, ne nur de katolikoj.

Ĉe la fino de sia vivo la papo dum plurjara suferado pro la parkinsona malsano kaj aliaj sanproblemoj, kiujn li tute ne kaŝis, sed montris publike, estis mem handikapito. Lia mesaĝo estas denove: malsanoj kaj suferoj estas grava parto de la homa vivo, kiun ni ne rajtas neglekti aŭ eĉ ignori, male: ankaŭ malsanuloj havas homajn rajtojn, kiujn ni devas respekti.

Homaj rajtoj

Estis pluraj fundaj kaj firmaj konvinkoj, kiuj nutris krome lian aŭtoritaton. Apud lia forta postulo respekti homajn rajtojn por ĉiuj estis precipe lia arda engaĝiĝo por paco. Kiam li kiel unua papo vizitis komunisman ŝtaton, la hejman Pollandon, estis lia senkompromisa defendo de tiuj homaj rajtoj, kio subtenis la liberigajn fortojn ĉirkaŭ la sindikato Solidareco, kiu kaŭzis la kadukiĝon de komunismo en Pollando kaj poste en aliaj orient-eŭropaj ŝtatoj. Ne malprave oni diris, ke eble sen tiu papo ne aŭ ne tiel rapide malaperus la komunisma ĥimero.

Jes, estas vere, ke probable neniu papo antaŭ li estis tiel politika, kiel Johano Paŭlo la 2a. Li ne nur pledis por paco, li ankaŭ agis konkrete por ĝi. Eble oni jam forgesis, ke dum la tiama Falkland-milito li provis repacigi la militantajn ŝtatojn Argentinon kaj Brition. Sed certe ĉiuj ankoraŭ memoras, kiom obstine li kontraŭis al la nuna Irak-milito, per ĉiuj diplomatiaj rimedoj, pri kiuj disponas Vatikano kaj ĝia ĉefo. „Milito ĉiam estas malvenko de la homaro”, estis lia kristana averto. Sed alia kristano, la usona prezidanto George W. Bush [ĝorĝ dablju buŝ] spite al ĉiuj apelacioj de la papo kaj aliaj atakis Irakon, kun la konataj sekvoj. Eble estis la plej evidenta fiasko de Johano Paŭlo la 2a, ke li ne sukcesis malhelpi tiun malhumanan buĉadon.

Ambigua bilanco

Sendube tiu granda papo havis multajn meritojn: Li vaste malfermis la katolikan eklezion al la mondo per pli ol 100 vojaĝoj al ĉiuj kontinentoj, per kiuj li gajnis la korojn de la homoj kaj instigis multe. Li malfermis novajn dialogojn kun aliaj religioj, kiel unua papo vizitis sinagogon kaj moskeon. Li klare eldiris pardonpetojn pri pekoj de la katolika eklezio ktp. ktp. Tiaj simbolaj gestoj kompreneble estas gravaj, sed la bilanco de tiu papo, kiu oficis tre longe (nur du aliaj papoj regis pli multajn jarojn), estis tre ambigua, ĉar interne de la eklezio li rikoltis multajn kritikojn kaj rezistojn pro siaj treege konservativaj opinioj, kiujn nekatolikoj des malpli povis akcepti.

La grandiozaj gestoj kontrastis al stagnado en la vera ekumena dialogo; nelaste la profunda Maria-kulto de la pola papo kaŭzis hezitojn ĉe aliaj kristanaj konfesioj. Liaj rigoraj moralaj postuloj rilate al naskoregulado kaj abortigo, liaj fortaj kondamnoj de samseksemo forpelis tre multajn homojn el la katolika eklezio. Post la entuziasmo pri la 2a Vatikana Koncilio sekvis periodo de restriktoj en multaj kampoj ĝis la ridinda postulo, ke knabinoj ne rajtas deĵori kiel messervantoj. Revojn, ke iam katolikaj pastroj rajtos edziĝi aŭ eĉ virinoj servi kiel sacerdotoj, oni devis entombigi komplete – por virinoj ne validas la homaj rajtoj de Johano Paŭlo la 2a.

Malpleniĝis preĝejoj

Dum la regado de tiu papo la katolika eklezio ne vere evoluis, ne progresis. Amase homoj forturnis sin de dogmeca katolikismo, preĝejoj malpleniĝis. Mankas pastroj kaj monaĥinoj. Jes, la junularo amis lin kiel bonkoran avĉjon kaj entuziasme aplaŭdis al li dum festivaloj kun la papo. Sed hejme ili ne engaĝiĝis por la eklezio kaj uzis kondomojn spite al lia malpermeso.

En la memoro do precipe restos, ke tiu papo estis vera homo kun altaj moralaj kvalitoj, idolo de mondo, en kiu vaste mankas tiaj humanaj herooj. Pri mortintoj oni parolu nenion alian ol bonan. Veremo tamen postulas ne silenti pri pravaj kritikoj. Ne por riproĉi la homon, sed por distingi inter li kaj lia oficado.

Stefan MAUL

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Stefan Maul el Monato (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17