MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Libroj

Klero kaj klaro delektos la leganton

Nia komuna lingvo, la bela Esperanto, ne glora kaj fiera, „nur orfa, senpotenca, senforta, senmatura, / svenema kaj senhelpa kaj – eble – senespera”, feliĉe, sukcesis logi kelkajn bonegajn lingvistojn kaj filologojn jam de sia naskiĝo. Menciindas la nomoj de Atanasov, Auld, Blanke, Fiedler, Golden, Kalocsay, Manders, Mattos, Pennacchietti, Piron, Pokrovskij, Saussure, Vilborg, Waringhien, Wells, Wennergren, Wüster kaj Zamenhof mem, eble la plej klarvida kaj intua.

André Cherpillod kompletigas tiun liston: li estas la plej laborema el ĉiuj, verkis dekojn da lingvistikaj libroj kaj broŝuroj pri Esperanto, la franca kaj aliaj lingvoj – galla, ĉina, volapuka, akada – kaj krome ĉio liapluma elradias simpation: se foje vin atakas gala humoro, legu, ekzemple, la neripeteblan enkondukon al Nepivaj vortoj kaj vi ridos plenpulme. Kvalito bona ne bezonas admonon kaj do novan libron de Cherpillod mi aĉetus blinde, ĉar li ade pruvis sin kompetentega. Jen ĉi-sube kelkaj el liaj plej konataj verkoj.

En La aglutinaj lingvoj kaj Esperanto (1988, 24 paĝoj), la aŭtoro klarigas la diferencon inter la tri klasikaj lingvo-familioj laŭ morfologia vidpunkto – fleksiaj aŭ fandaj, aglutinaj kaj izolaj – kaj tuj komparas Esperanton kun la tri tipoj, konkludante, ke ĝi apartenas al la tipo aglutina, tamen kun multaj trajtoj de la aliaj du familioj.

Vortkonsisto, vortfarado, vortanalizo, vortordo (1996, 56 p.) perfekte sintezas la esperantan vortfaradon, oftan ŝtonon de falpuŝiĝo por komencantoj.

Nepivaj vortoj (1988, 182 p.) estas utilega vortaro kun 6800 kapvortoj ne aperantaj en la PIV de 1970.

Mil ekzotaj vortoj (1992, 122 p.) prilumas etimojn de 1250 vortoj ne hindeŭropaj (el la araba, hebrea, japana, persa, sanskrita, hindia, malaja, turka, ĉina, amerikaj lingvoj ktp). Vere frandinda libro, kiu larĝe kompensas la legadon.

Kaj fine la juvelego de Cherpillod, nome la 500-paĝa Konciza etimologia vortaro de Esperanto (2003), verko iel komplementanta la 666-paĝan kvinvoluman Etimologia vortaro de Esperanto de Vilborg (1989, 1991, 1993, 1995 kaj 2001). La ĉefa diferenco inter ambaŭ libroj estas, ke Vilborg limigas sin je la oficialaj vortoj kaj detale rakontas ties historion (fontlingvoj, praesperantaj formoj, dato de la unua apero, tradukoj al aliaj planlingvoj – Ido, Occidental, Interlingua); dum Cherpillod transiras tiun kadron kaj atingas 15 000 kapvortojn; kaj krome aldoniĝas la plezuro malkovri la delicajn ornamaĵojn de lia vortaro: alfabetoj kaj silabaroj, verbo-sistemoj de kelkaj idiomoj, fonetikaj ŝanĝoj, skribmanieroj tra la mondo, tonoj, ideogramoj kaj aliaj kuriozaĵoj.

Hodiaŭ Cherpillod ree konkeras nian koron kaj nian kapon per impone solida filologia verko, Lingvaj babilaĵoj, frukto de lia multjara pensado pri gramatikaj aŭ ĝenerale lingvaj flankoj de Esperanto. Jen 43 artikoloj diverse longaj – kutime po tri aŭ kvar paĝoj –, kiuj parolas i.a. pri etimologio, leksiko, homonimeco, interpunkcio, verbo-tensoj, tropoj, supersignoj, landnomoj, neologismoj, evoluo, refleksivo, rekta objekto, transitiveco, vortordo, virinaj nomoj kaj eĉ pri sekso en Esperanto ... Aldone, fine troviĝas 23 paĝoj kun 16 artikoletoj, kiuj klarigas kuriozajn etimojn (abrikoto, aŭtobuso, elefanto, krokodili, oranĝo, terpomo, vanilo kaj aliaj).

La libro celas minimume progresintojn, fakte spertajn uzantojn de Esperanto, kvankam lernemaj postkomencantoj certe povus ĝui la lastan donacon de Cherpillod. Detala recenzo apenaŭ eblus, ĉar necesus prikomento de ĉiu peco; prefere ni foliumu ĝin kaj parolu nur pri kelkaj ties eroj. Nia verkisto inteligente kaj rapide analizas, dissekcas, tralupeas la problemojn, kaj post bonega argumentado alvenas al ĉiam interesaj konkludoj, plej ofte per komparo kun dekoj kaj dekoj da lingvoj – tia komparado iĝas plia atuto de la libro, jen enkonduketo en plurajn lingvojn! Kompreneble la leganto ne nepre kaj ne ĉiam konsentas, kaj foje Cherpillod montriĝas durkapa, tamen feliĉe ne blinda.

Li perfekte pruvas en Kunmetitaj verboformoj, erariga mito, ke tiaj formoj ne ekzistas en Esperanto – ja oftega eraro, eĉ de instruistoj. Etimologio ne estas semantiko avertas estontajn vortaristojn kaj kompulsiajn legantojn de la eseoj de Karolo Piĉ, ke origino de vorto ne egalas ties signifon, same kiel „traduki” ne signifas „trakonduki” ...

En Fontoj de la esperanta leksiko la aŭtoro kaptas la okazon por kritiki la fuŝan propagandon de kelkaj esperantistoj, kaj tuj demonstras, ke multaj esperantaj vortoj ne devenas el unu lingvo aŭ lingvo-familio, sed estas fakte internaciaj. La artikolo Kondicionalo instrue komparas la verbo-sistemon rusan kun la esperanta (ĝia paŭso) kaj donas tre trafajn regulojn por uzado de kondicionalo en Esperanto, kies resumo jenus: uzu ĝin minimume.

Plue, Finaĵoj: reala nombro de la verbaj finaĵoj en la etnaj lingvoj bonege dementas la propagandisman idiotaĵon, ke la eŭropaj lingvoj havas centojn, eĉ milojn da verbo-finaĵoj (2265 en la franca, 652 en la angla, 364 en la germana, 157 en la rusa, kaj nur 12 en Esperanto). Cherpillod decidis trankvile esplori la aferon kaj faris la efektivan sumon: li pruvas, ke la verbo-finaĵoj estas 100 en la franca, 8 en la angla, 17 en la germana kaj 51 en la rusa... Cherpillod ŝerpijodas kaj kompreneble aldonas la verbo-finaĵojn en volapuko (25) kaj en la ĉina (ĝuste nul) – eble facileco aŭ malfacileco de lingvo rilatas ne nur al la nombro de verbo-finaĵoj.

En Planlingvoj ĉiutage parolataj la verkisto malkaŝas por ni la estigon, problemojn kaj solvojn de la novhebrea aŭ la indonezia: interesega artikolo. Ankaŭ interese fluas Seksoj estas tri, kvar, kvin ... pri la manieroj distingi sekson nulan (de objektoj kaj abstraktaĵoj), sekson ajnan (ne necesas precizigo) kaj sekson komunan (de grupoj ambaŭseksaj). La titolon Gramatika karaktero de la radikoj sekvas klarigo vere majstra, erudicia, detala, tre instrua: la plej bona resumo, kiun ĝis nun mi legis pri la afero. Kaj same direblas pri Transitiveco, tikla afero, ege inda eseo kun multegaj ekzemploj, kies kernon ni povas ĉerpi el la 144a paĝo: „Transitiveco kaj akuzativo estas du apartaj mondoj”.

Propraj nomoj temas pri geografiaj nomoj, homo-nomoj, nomoj de verkoj, festoj, societoj ktp, kun iliaj problemoj: ĉu esperantigi aŭ ne, kiel transliterigi, eventuala traduko, eventuala esperantigo ... Mi aparte ŝatis la finan frazon: „Konkludo: manke de definitiva regulo, ĉiu agu laŭ sia propra deziro”. Ĝenerale Cherpillod ne aparte dogmemas, ofte lasas pordojn malfermitaj ...

... Kvankam kompreneble li ne ĉiam montriĝas tiel malavara kaj prudenta. Sur la alia pesil-taso de la nuna recenzo, ni prenu, ekzemple, la pecon Artikolo difina, ja elĉerpa kaj tro regul-dona pri uzado aŭ neuzado de la vorteto la, kiu tamen ŝajne forgesas la diron de Zamenhof: „en nia lingvo la uzado de la artikolo ne estas deviga; sekve la plej bona maniero de agado estas jena: uzu la artikolon tiam, kiam vi scias certe, ke ĝia uzado estas necesa kaj postulata de la logiko, sed en ĉiuj dubaj okazoj tute ĝin ne uzu” (Lingvaj Respondoj/83).

La mankojn de la longa kaj informo-riĉa Landnomoj, plej racia sistemo eble Cherpillod mem bone konscias: la aŭtoro defendas, ke la duobla sistemo nomi landojn ne perfektas, tamen racie bonas kaj pravigeblas: mi rekte malkonsentas. Kiel sciate, estas du manieroj nomi landojn en Esperanto: jen oni eltiras la nomon de lando el ties popolanoj (hispano/Hispanio, Hispanujo); jen oni eltiras la nomon de la popolanoj el ties lando (Kanado/kanadano). En la unua kategorio rangas la „malnovaj” popoloj (Eŭropo, parto de Azio, Egiptujo kaj Etiopujo), kaj en la dua kategorio sidas la „novaj” popoloj, naskiĝintaj post la kreado de ŝtato (Ameriko, Afriko, Oceanio kaj parto de Azio).

Jen divido ne nur arbitra kaj maljusta, sed ankaŭ paradoksa – sufiĉas memori la faman ekzemplon koreo/Koreio, Koreujo, kvankam oficiale direndus Koreo/koreano. Nu, Cherpillod faras kilometre longajn klarigojn kaj pravigojn por defendi ĉi strangan duoblan sistemon; mi – kaj multaj aliaj esperantistoj – preferus sistemon por landoj same simplan, kiel la sistemon por urboj: Pekino/pekinano, Prago/pragano, Lisbono/lisbonano, Budapeŝto/budapeŝtano, Kiu-ajn-urbo/kiu-ajn-urbano. Bedaŭrinde, ke la ĝisnuna disvolviĝo de nia lingvo allasas modifadon aŭ eliminadon nur tra la vojo de natura evoluo ...

En Kromsignoj en la angla lingvo, nia verkisto randas obsediĝon kaj insistas, ke ĉio estas „objektivaj faktoj”. Li argumentas, ke en la angla ekzistas ne malpli ol 224 vortoj kun kromsignoj, ĉiam pruntaĵoj de aliaj lingvoj, sed – li pluas – tio tute ne gravas: gravas nur, ke ili eniris en la anglan kaj povas okazi, ke oni devas ilin tajpi aŭ presi. Li finas dirante, ke li „konvinkos nur la jam-konvinkitojn. Koncerne la aliajn, espero ne estas. Kelkaj kontraŭdirantoj, leginte tiun liston, skuetis la kapon malaprobe kaj murmuris obstine-azene: ‚tamen mi plu rigardas la anglan lingvon, normale, sensupersigna ...’”.

Nu, mi tuj diru, ke ankaŭ mi apartenas al la obstine-azene-tendaro, ĉar ja la angla normale sensupersignas. Anglalingva teksto, en kiu aperus pluraj el tiuj vortoj tute sensupersignaj, kredeble, ne ĝenus la legadon. Cetere, neniu el tiuj 224 vortoj aperus en listo de la 1000 plej uzataj anglaj vortoj, dum apenaŭ eblus skribi eĉ mallongan leteron en Esperanto sen supersignoj, kaj ankaŭ tio estas objektiva fakto ... Krome, kial tiom da zorgado? Komputiloj evidente adaptiĝos al niaj supersignoj, kiam la mendado sufiĉe kreskos.

Fine, du ŝiboletoj de Cherpillod trakuras la tutan libron: „esperantofono” – eble pravigebla etimologie, tamen ne morfologie – anstataŭ „Esperanto-parolanto” kaj „uson-angla” anstataŭ „usona angla” aŭ tute simple „angla”. Ĉu ni ekparolu pri la „aŭstrali-angla”? La „argentin-hispana”? La „kanad-franca”?

Ne miskomprenu ĉi lastajn rimarkojn: mi ŝategis la verkon kaj varme ĝin rekomendas, almenaŭ por zorgemaj kaj perfektiĝemaj esperantistoj. Kiel kutime ĉe Cherpillod, klero kaj klaro delektos la leganton.

Antonio VALÉN
André Cherpillod: Lingvaj babilaĵoj. Eld. La Blanchetière, Courgenard, 2005. 196 paĝoj. ISBN 2-906134-65-1.
Por mendi, vi krozu al la Retbutiko.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Antonio Valén el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-07-28