MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Ekonomio

D. R. KONGO

Konstraŭsocia ŝtata buĝeto

Dum jam du jaroj Demokratia Respubliko Kongo (DRK) malfrue fiksas la tutlandan buĝeton. Nur en marto 2005 la buĝeto por la kuranta jaro estis aprobita. Sed kia buĝeto?

Laŭ la parlamentanoj tiu buĝeto estas kontraŭsocia, ĉar la popolaj problemoj estas neglektitaj. La veraj problemoj, kiuj suferigas la landon, estas la salajroj de la ŝtatoficistoj, la sano, la edukado, la elektoj ktp. La plej granda parto de la buĝeto estas por repagi la ŝuldojn al Internacia Mona Fonduso (IMF) kaj zorgi pri la anoj de la registaro. Ankaŭ en 2004 la parlamentanoj kritikis la buĝeton, sed ili ĝin sensanĝe aprobis.

Dum 2004 en DRK estis multaj strikoj: tiuj de ŝtatoficistoj, kuracistoj, juĝistoj, universitataj instruistoj ktp. Ĉiuj petis la altigon de sia salajro. Kiel en 2004, la buĝeto de 2005 atingas preskaŭ du miliardojn da usonaj dolaroj. Kion ĝi signifas kompare al la grandeco kaj la riĉeco de la lando? La plej granda parto, 58 %, originas el la pruntoj de okcidentaj landoj.

Laŭ la politiko de IMF, registaro kiu insiste petas helpon devas neglekti la bezonojn de la popolo, precipe la salajrojn de la ŝtatoficistoj. Tia politiko kreskigas la korupton, la malsanojn kaj subnutradon. Finfine la mono, kiun la ŝtato povus kolekti, iras en la poŝojn de la ŝtatoficistoj, kiuj monon kolektas.

Serge ZANDANDU NTOMONO ZOLA

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Serge Zandandu Ntomono Zola el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17