MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Politiko

TOGOLO

Kadavroj kaj kandidatoj

La 5an de februaro mortis prezidanto Eyadema de Togolo. Tuj la armeo anoncis la prezidantecon de lia filo Faure. Multflanke kaj en kaj ekster Togolo estis atakata la decido. Fine, la 25an de februaro, pro sankcioj de la internacia komunumo, inklude de Eŭropa Unio, Faure eksiĝis kiel parlamentestro kaj prezidanto. La deputitoj elektis Abass Bonfoh kiel provizoran prezidanton, ĝis okazos novaj naciaj elektoj.

Okazis manifestacioj favore al respekto de la konstitucio kaj al la reveno de la iama parlamentestro Natchaba, kiu fuĝis al Benino, kaj kontraste favore al la prezidanteco de Faure. Protestis virinoj, membroj de opoziciaj partioj, kaj soldatoj ilin batis kaj alpafis. La sekvan tagon troviĝis kadavroj en laguno en la ĉefurbo Lomeo.

Koalicio

Intertempe oni anoncis la 24an de aprilo kiel elekto-tagon. Kandidatiĝas Faure kaj, kiel reprezentanto de opozicia koalicio, la 75-jaraĝa inĝeniero Emmanual Bob-Akitani. Kelkaj taksas lin tro aĝa por kandidatiĝi kaj do prezentis sin alia kandidato, la iama Eyadema-ministro Harry Olympio.

La 13an de marto komenciĝis la tri-taga entombiga ceremonio de Eyadema. Partoprenis prezidantoj i.a. el Malio, Benino kaj Niĝerio. La sekvan tagon oni portis la kadavron al la urbo Kara, kie 4000 homoj kolektiĝis en la tiea kongresejo. Malhelpis la ceremonion torentaj pluvoj. La entombigon sekvis togolanoj per televido kaj la 15a de marto estis deklarita ferio.

Faure, kvankam prezidanta kandidato, tamen daŭre kondutas prezidante. Li vizitas aliajn afrikajn ŝtatestrojn kaj, malgraŭ sia demisio kiel prezidanto, ankoraŭ uzas la aviadilojn de la ŝtato.

GBEGLO Koffi/pg

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Gbeglo Koffi/pg el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17