MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Politiko

LITOVIO

Leĝhomoj neĝhomoj!

Forte kaj froste protestis junuloj en Litovio kontraŭ la reganta koalicio, kies membroj laŭaserte neglektas siajn parlamentajn devojn kaj privatcele ekspluatas siajn oficojn. Dum la unuaj cent tagoj de la nova parlamento, opinias junaj kristanaj demokratoj, la deputitoj faris nenion konkretan, sed simple disputis inter si pri postenoj.

La koalicio konsistas el 82 deputitoj – kaj do aperis antaŭ la parlamentejo 82 neĝhomoj sub la devizo „Ne elektu neĝhomojn al la parlamento!”. Nun oni esperas, ke, dum degelas la neĝhomoj, degelos ankaŭ la neprofesieco de la deputitoj. Se ne, la junuloj promesis venontvintre starigi 141 neĝhomojn antaŭ la parlamentejo – unu por ĉiu parlamentano.

LAST/pg

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de last/pg el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17