MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

DEMOGRAFIO

Ago pro aĝo

Alfrontas Eŭropa Unio (EU) demografian defion kun profundaj sekvoj por interalie la labormerkato, sociaj sistemoj kaj edukado. Esence: la popolo aĝiĝas. Tio efikas ankaŭ sur la kunvivadon de generacioj kaj sur familiojn. Pli grave, sen politika kontraŭagado, ŝtataj buĝetoj ne povos elteni la demografiajn ŝanĝojn. Nun la Eŭropa Komisiono intencas diskutigi la situacion.

La demografia ŝanĝo aperas en tri formoj: unue, la pliaĝiĝo de la popolo, due, la malkresko de la loĝantaro kaj, trie, ties progresanta „internaciiĝo” – la elcentaĵo de eksterlandanoj en la loĝantaro kreskas.

La enketinstituto Eurostat konstatas, ke ĝis 2025 la EU-loĝantaro kreskos nur iomete, kaj nur danke al enmigrado. Sed en la jaro 2050 vivos en EU jam 20 milionoj da homoj malpli ol nun (458 milionoj) – falo de 4,3 %. Tamen estas drastaj regionaj diferencoj en EU-landoj: la loĝantaro de Francio kaj Britio kreskos je 10 %, dum la loĝantaro unuavice malkreskos en meza kaj orienta Eŭropo je 15 %.

Naskokvoto

La problemo estas, ke ne sufiĉas la naskokvoto por teni la loĝantaron ĉe la sama nivelo. Por tio necesus reproduktokvoto de 2,1 infanoj por ĉiu virino. Enketoj montras la diferencon inter la kvanto de infanoj deziritaj (2,3) kaj efektivigitaj (1,5).

La kialoj estas ĉefe ekonomiaj. Sento pri ekonomia malsekureco kontraŭas la deziron je infano – ekzemple la kriza labormerkato aŭ multekosta loĝspaco. Mankas ankaŭ instigoj en formo de financaj subtenoj por familioj, feriado por gepatroj kaj infanvartejaj proponoj.

La Komisiono nun demandas: „Kiun rangon ĝuas ĉe ni infanoj? Ĉu ni vere volas dediĉi nin al ili?” Reage al tiuj demandoj kaj pli konkretaj punktoj ĉiuj EU-civitanoj nun povas kundiskuti ĝis septembro 2005 ĉe europa.eu.int/yourvoice/consultations/index en.htm.

Marko Naoki LINS

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Marko Naoki Lins el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17