MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Enkonduko

Dulingvismo

Ĉu vi legas recenzojn? Oni ofte renkontas tie interesajn opiniojn. Donald Broadribb, ekzemple, en la februara numero en recenzo pri Esperanto kaj internaciaj organizaĵoj skribas: „Esperanto ankoraŭ ne estas preta por sia celo.” Kiel kialon li indikas „... neniel mi povus nomi al vi ĉiujn aparatojn kaj iletojn, videblajn sur la bretoj kaj tabloj en mia oficejo ...” kaj plue klarigas: „Anglalingve mi povus nomi preskaŭ ĉiujn, ĉar ĉiutage dum 71 jaroj mi aŭdis (kaj samtempe lernis) senĉesajn parolojn pri la ĉiutagaĵoj de la ordinara vivo.”

Leginte tion, mi pensis: „Feliĉulo anglalingva!” Ĉar mi kiel germano dum jardekoj devis lerni multajn, multajn novajn, anglajn, vortojn por miaj ĉiutagaĵoj, ankaŭ por tiuj, kies germanan nomon mi lernis infanaĝe. Por doni tute simplajn ekzemplojn: Mi lernis „Radio” (radio), sed nun malantaŭ mi staras aparato kun la angla nomo „tuner”. Mi lernis „Schreibmaschine” (skribmaŝino), sed sur mia tablo nun staras „typewriter”. Pri la multaj aliaj aparatoj, precipe komputiloj k.s., ni prefere ne parolu – eĉ angla vortaro ofte ne helpas. En mia aŭto tie, kie troviĝas Uhr (horloĝo), por manipuli ĝin mi devas serĉi butonon „clock”, kaj Benzin (benzino) nun estas fuel. Infanaĝe mi vizitis Friseur (frizisto), nun la salono en nia strato nomiĝas „Hair Styling”. En la hodiaŭa ĵurnalo oni raportas, ke germanaj policanoj testas novan elektroŝok-pistolon el Usono, kiu nomiĝas „Taser” (en la artikolo nenie oni klarigas tiun ĉi nomon). Ĉu ankaŭ tion mi devas memori?

Estas klare, ke produktantoj ekipas siajn produktojn por internacia merkato per la fakta internacia lingvo, la angla, kaj ni, neanglalingvanoj, tial devas lerni la nomojn en tiu lingvo, vole-nevole. Se anstataŭ ĝi oni uzus la veran lingvon internacian, produktantoj kompreneble donus al siaj aparatoj kaj indikoj sur ili esperantajn nomojn. Tia dulingvismo donus al ni, aliaj, egalajn ŝancojn kun aŭstralianoj kaj usonanoj. Ĉu eble Esperanto ja estus preta por sia celo, sed la homaro ne estas preta?

Sincere via

Stefan MAUL

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Stefan Maul el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17