MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

STUDENTOJ

Vesto homon prezentas

Ĝenerale studentoj en Japanio vizitas kompaniojn en siaj lastaj studjaroj por kandidatiĝi por posteno. Ĉar la japana ekonomio daŭre malfortas, kaj estas fojfoje malfacile akiri bonan laboron, nepras, ke studentoj prezentu sin konvene vestitaj. Ĉe universitatoj aĉeteblas tiucele speciala t.n. rekruto-kompleto konsistanta el modestaj, malhelkoloraj vestaĵoj.

Gravas ankaŭ la hararo. Studentoj ofte kreskigas la hararon aŭ aranĝas ĝin laŭ afrika stilo. Kelkfoje ili tinkturas al si la harojn brunaj, sed antaŭ ol prezenti sin ĉe kompanio ili tondigas la hararon kaj retinkturas ĝin nigra laŭ la ĝusta koloro. Japanoj havas nigrajn harojn, kiam ili naskiĝas: tinkturado estas furoro de la lastaj dek jaroj, kiu malplaĉas al konservativuloj.

Tamen la japana socio ŝanĝiĝas. Nun ekaperas kompanioj rekomendantaj, ke gestudentoj prezentu sin ĉe interparolado pri posteno portante ĉiutagajn vestaĵojn. Precipe kompanioj pri interreto kaj modo ŝatas tion: ili volas dungi kreivajn homojn kaj ne povas juĝi laŭ rekruto-kompleto senkaraktera.

HORI Jasuo

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Hori Jasuo el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17