MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

PUPFESTO

Sekku sakee malseka

De la antikva epoko japanoj festas kvin tiel nomatajn sekku-tagojn, nome la 7an de januaro, la 3an de marto, la 5an de majo, la 7an de julio kaj la 9an de septembro. Sekku signifas la komencotagon de la nova sezono.

La 3an de marto okazas pupfesto. En la antikva tempo oni faris simplan pupon el papero kaj ligno. Al la pupo oni ceremonie transigis sian korpan malpuron kaj tiam ĵetis ĝin sur la riveron. Poste la festo kuniĝis kun pupludado, kaj tiel naskiĝis la nuna pupfesto. Post la alveno de pupo-metiistoj el Ĉinio, la pupoj estiĝis pli kaj pli belaj kaj luksaj.

La nuna puparo konsistas el gereĝoj, tri korteganinoj, kvin muzikistoj, samurajoj kaj servistoj, kune kun mebloj, bovĉaroj, lanternoj kaj manĝaĵoj. La prezoj varias: bonkvalita kompleto fojfoje kostas kelkcent mil enojn. Tamen geavoj volas aĉeti kaj en januaro kaj februaro la puparoj bone vendiĝas.

Ŝtona ŝtuparo

En la gubernio Ikaho okazas „Pupfesto sur la ŝtona ŝtuparo”. En Ikaho estas 360 ŝtupoj, kiuj kondukas al ŝintoisma templo. Laŭlonge de la ŝtuparo troviĝas hoteloj kaj vendejoj. En 1991 la turisma asocio de Ikaho decidis okazigi pupfeston utiligante la ŝtuparon.

Tie tamen ili sidigis ne pupojn sed infanojn bele vestitajn laŭ tradicia maniero. Pro la sukceso de la unua aranĝo, planita kiel unikaĵo, oni nun ĉiujare ripetas la feston. Hodiaŭ infanoj ne nur en Ikaho sed ankaŭ en la tuta Japanio ludas komence de marto pupan rolon.

La festo daŭras du tagojn. Ĉirkaŭ la ŝtuparo homoj disdonas kukojn kaj dolĉan sakeon al turistoj, kiuj ĝuas ankaŭ moĉi- (rizkuko-) faradon. La respondeculo de la festo diras: „Ĉiuj urbanoj kunlaboras por la sukceso de la festo, kiam ni deziras bonan sanon kaj bonan kreskon al niaj gefiloj”.

HORI Jasuo

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Hori Jasuo el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17