MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Leteroj

Ĉu ŝerco, ĉu satiro?

En MONATO (2005/1, p. 26) min surprizis la loko de la artikolo pri disleksio. Disleksio neniel estas humuraĵo, sed grava handikapo en la nuna socio. Mi ne kredas, ke italoj tute ne suferas pro ĝi; ankaŭ ni, finnoj, suferas, kvankam vortoj en nia lingvo estas fonetike kaj regule skribataj. Tamen mi kredas, ke pro la fonetikeco de la ortografio kaj pro la relative granda finneco de la vortaro (malmulte da internaciaj, tuteŭropaj, nefinnaj vortoj) finnaj lernejanoj pli facile komprenas tion, kion ili legas, kaj ĝuste tial la rezultoj en la testoj pri la efikeco de la edukado en Finnlando estas flate bonaj kompare kun tiuj en kelkaj aliaj landoj, kie ĝuste la ortografio, la komplikeco de la vortaro kaj disleksio handikapas. Eble ni, finnoj, senkaŭze fieris pro tiuj bonaj rezultoj, ne pensante, ke nia lingvo mem estas bona edukilo.

Kiel lingvoinstruistoj mia edzo kaj mi dum trideko da jaroj en liceo rimarkis, ke disleksio malhelpas kelkajn finnajn gelernejanojn en la lernado de fremdaj lingvoj, eĉ se ne en la gepatra lingvo. Al unuj la angla fariĝas preskaŭ nelernebla, al aliaj ekzemple la rusa. Tiaj aferoj ankoraŭ ne estas sufiĉe esplorataj kaj meritus pli da serioza atento.

Raita PYHÄLÄ
Finnlando

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Raita Pyhälä el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17