MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

FUMADO

Tabako ankoraŭ ne tabua

Jam de pluraj jaroj ne eblas kontraŭleĝigi en Albanio fumadon en publikaj lokoj. Aktuale kuŝas nova leĝo-propono jam de monatoj ĉe la ĉefministrejo. Senteblas en la afero premoj flanke de tabako-grandkomercistoj enlandaj kaj partneroj eksterlandaj, ĉiuj subtenataj de parlamentaj lobiistoj. Eĉ se la leĝo iam estos aprobita, ĝi certe dum longa tempo ne aplikiĝos pro la samaj kialoj.

La tabak-industrio forte influas la decidpovon de la registaro. Laŭ oficialaj donitaĵoj, importitaj cigaredoj valoris en 2003 41 milionojn da usonaj dolaroj, kaj la tuta komerco pri tabakvaroj atingis 100 milionojn da dolaroj. Albanoj konsumas jare averaĝe ĉirkaŭ 7000 tunojn da tabako (el kiuj nur 3000 tunoj submetiĝas al ŝtataj impostoj) je valoro de 260 milionoj da dolaroj. Tio indikas altan koruptec-nivelon ĉe doganistoj rilate tabak-varojn.

Post turkoj, albanoj estas en Eŭropo la plej grandaj fumantoj. Ĉirkaŭ 60 % el la plenkreskuloj fumas (kontraŭ eŭropa averaĝo de nur 30 %). Videblas instruistoj, kuracistoj kaj apotekistoj, kiuj fumas, kaj influhavaj homoj tiaj sukcesis en 2000 forigi el ekzistantaj leĝoj limigajn kondiĉojn pri fumado. Krome okulfrapas, ke la registaro ignoras la opinion de la Tutŝtata Kontraŭfumada Asocio, kiu kapablus plibonigi kaj realigi leĝojn rilate tabakon.

Bardhyl SELIMI

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17