MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Politiko

TOGOLO

Spite ĉion ĉu espero?

La 5an de februaro mortis la prezidanto de Togolo Gnassingbe Eyadema. Kelkajn horojn poste anoncis armeanoj, ke la prezidanteco estos transdonita al lia filo, Faure Gnassingbe. Ekis eksterlande diversaj diplomatiaj iniciatoj kaj enlande tumultoj kaj strikoj.

Post vizito la 12an de februaro de delegacio de la Ekonomia Komunumo de Okcident-Afrikaj Ŝtatoj, la 18an de februaro la nova prezidanto alparolis per televido la popolon. Li rifuzis eksiĝi, sed promesis organizi ene de du monatoj prezidantan elekton. Samtage li parolis kun la ĉefministro Koffi Sama, kiu defendis la nomumon de Faure.

Jam la 14an de februaro strikis la popolo. Tiam militistoj vipis manifestaciantojn kaj pafis al ili; mortis kvin homoj, kaj vundiĝis kelkaj soldatoj. La strikantoj eniris lernejojn kaj devigis instruistojn kaj lernantojn hejmeniri; almenaŭ unu instruisto dume vundiĝis. Jam detruiĝis konstruaĵoj, inkluzive de fabriko kaj, en la ĉefurbo Lomeo, agentejo de la kompanio Western Union.

Klarigoj rebatitaj

La 17an de februaro Faure vizitis Niĝerion kaj parolis kun ties prezidanto Olusegun Obasanjo [obasanĝo]. Tiu ĉi prezidas Afrikan Union kaj forte deziras la demision de Faure. Obasanjo rebatis ĉiujn klarigojn de la nova togola prezidanto.

La 19an de februaro la opoziciaj partioj organizis, malobeante malpermeson, manifestacion kontraŭ Faure. Surstratiĝis pli ol 25 000 manifestaciantoj. Ĉi-foje ne kontraŭstaris soldatoj. Junaj kontraŭuloj de Faure kantis: „Se ili ĵetos grenadojn, ankaŭ ni ĵetos ŝtonojn.” Samtempe okazis manifestacioj favore al la prezidanto, sed opozicianoj konsentis ĉiusabate publike protesti.

Ambasadoroj revokitaj

Intertempe la internacia komunumo montris sian malaprobon pri la situacio en Togolo. Ĝi estas elpelita el la Ekonomia Komunumo de Okcident-Afrikaj Ŝtatoj, kies membroj fermis siajn landlimojn al togolaj registaranoj kaj revokis hejmen el Togolo siajn ambasadorojn. Ankaŭ Afrika Unio aplikis sankciojn.

Ekster Afriko Eŭropa Unio esprimis malkontenton kaj postulis – kiel ankaŭ Usono – la demision de Faure. Intervenis ankaŭ la Organizaĵo de Francparolantaj Landoj: vizitis Togolon delegacio, kiu provis persvadi al Faure eksiĝi. Antaŭvideblas pliaj sankcioj: nuligo de eksterlandaj vojaĝoj kaj ankaŭ de armilo-kontraktoj.

Ankoraŭ ne reagis la togola registaro. Tamen en la lando rimarkeblas, ke ĉiu libere diskutas la eventojn. Antaŭe tio ne eblis: tio bone aŭguras restarigon de demokratio en Togolo.

GBEGLO Koffi/pg

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Gbeglo Koffi/pg el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17