MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Medio

ENERGIO

Venta energio superas la atoman

La potenco de la eola aŭ venta energio instalita en Hispanio superis en novembro unuafoje tiun de la sep atomcentraloj funkciantaj en la ŝtato.

La senĉesa kreskado de la instalaĵoj generantaj elektron per ventoforto permesis al ili atingi totalan instalitan potencon je 7681 megavatoj, iom super la 7606, kiujn kapablas generi la atomcentraloj.

Kvankam specialistoj avertis, ke la efektiva produktado de venta energio dependas de meteologiaj faktoroj, kaj ke tre malfacilas disponi la tutan potencon produkteblan de la aerogeneratoroj, la moratorio por la konstruado de atomcentraloj en la lando, kaj la daŭre ampleksiĝanta nombro de eolcentraloj prognozigas, ke baldaŭ vento devancos atomon ne nur en la kapablo, sed ankaŭ en la kvanto de efektive produktata energio.

Hektor ALOS I FONT

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Hektor Alos i Font el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17