MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Politiko

OPINIO

60 jarojn poste

Konata kaj malagrabla fakto estas, ke en la landa parlamento de la germana federacia lando Saksio sidas novnazioj. Dum jardekoj la ŝtataj instancoj permesis la partion NPD (Nationaldemokratische Partei Deutschlands), kies reprezentantoj predikas maltoleremon, misdemokration, rasismon kaj aliajn naziismajn ideojn. Argumentite estas, ke en okazo de malpermeso la danĝero eĉ pli grandus, ĉar la novnazioj „subteriĝus”.

Lastatempe la registaro postulis malpermeson de NPD ĉe la koncerna konstitucia kortumo. Sed pro diletanteco ĝi ne sukcesis. Prezentitaj al la kortumo estis eldiraĵoj kaj agoj de ŝtataj kaŝ-agentoj, kiuj penetris en NPD. La „pruvoj” ne akcepteblis.

Digna maniero

Intertempe la naziaj parlamentanoj ekimpertinentis eĉ en la parlamento. Komence de kunsido la 21an de januaro 2005 la prezidanto de la saksa landa parlamento Erich [eriĥ] Iltgen alvokis rememori „en digna maniero” la baldaŭajn 60ajn datrevenojn de la liberigo de la koncentrejo Auschwitz kaj la bombardado de la urbo Dresdeno. Li petis, ke oni tiel honoru la „viktimojn de la nacisocialista teror-reĝimo”.

Tuj la 12 NPD-parlamentanoj forlasis la parlamentejon. Poste ili parolis nur pri la terura „bomba holokaŭsto” kontraŭ la saksa ĉefurbo Dresdeno, farita de britaj kaj usonaj bombaviadiloj la 13an de februaro 1945.

Certe tio estis malpaca, detrua, mortiga ago. Sed ne forgesendas, ke Hitler lanĉis la militon, invadante Pollandon. Krome estis germanaj bombaviadiloj, kiuj en 1940 portis morton kaj detruon al la brita urbo Coventry (parenteze nun ĝemeligita kun Dresdeno).

Memoreventoj

La 13an de februaro dekmiloj da homoj, multnombraj politikistioj de ĉiuj demokrataj partioj en Dresdeno partoprenis memoreventojn okaze de la 60a datreveno de la brulnokto, dum kiu pereis minimume 35 000 homoj. Samtage, tamen, hontinde, ankaŭ 5000 novnazioj el tuta Germanio misuzis la memortagon por manifestacii en Dresdeno.

La ambicia kaj potencavida ministroprezidanto de la sud-germana federacia lando Bavario Edmund Stoiber [ŝtojber], kulpigis la socialdemokratan-verdulan koalicion en Germanio pri refortiĝo de NPD. Stoiber tro simple analizas: kulpas la registaro pri senlaboreco (kvin milionoj en Germanio), kiun ĝi ne sukcesis venki; senlaboreco pelas homojn en la brakojn de novnazioj.

Entreprena profitemo

Sed ĉiu inteligentulo scias, ke senlaboreco estas mondvasta kaj ne precipe germana problemo; ke pri senlaboreco kulpas ĉefe la ekonomia situacio, internacia konkurenco kaj entreprena profitemo.

La germana kanceliero Gerhard Schröder [ŝreder] rebatis la komentojn de Stoiber, dirante, ke tiu perdis ŝajne ĉiun senton pri realeco. Ankaŭ aliaj politikistoj kritikis la bavaron.

Notindas, ke inter senlaboruloj la diversaj partioj estas same reprezentataj, kiel en la popolo ĝenerale. En la novaj orientaj federaciaj landoj la sukcesoj de la „brunuloj” (laŭ la brunaj ĉemizoj de la hitleraj partiuniformoj) pli gravas, ol en la iama okcidenta Germanio. Plejparte germanoj estas demokratoj honestaj, ĉu konservativaj, ĉu progresemaj. Tamen novnazioj en Saksio atingis 9,2 % de la popolaj voĉoj – miaopinie je 9,2 % tro.

Jomo IPFELKOFER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jomo Ipfelkofer el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17