MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Arto

Festo de libro

En oktobro en Beogrado okazis vera festo: la 49a Internacia Foiro de Libroj. Ĝi estas unu el plej signifaj pasintjaraj kulturaj okazaĵoj en Serbio-Montenegro. Ĉi tiu foiro troviĝas en la listo de 29 plej grandaj internaciaj libroekspozicioj. La eventon en 2004 partoprenis pli ol 750 eldonistoj el diversaj landoj (krom la eŭropaj estis reprezentantoj el Japanio, Kanado, Usono kaj Israelo). Estis ekspoziciitaj pli ol 12 000 novaj libroj.

La foiron inaŭguris la verkisto Milovan Danojlić, kaj nome de la lando, rekonita kiel honora gasto (ĉi-foje tiu estis Francio), parolis Alain Robbe-Grillet [alé rob-grijé], verkisto kaj filmkreanto.

Notindas du kuriozaĵoj. Kadre de ĉi tiu librofoiro oni prezentis la romanon Mirinda kroniko de la nokto, kies aŭtoro estas Radovan Karaďić, serba verkisto, psikiatro kaj prezidanto de la Respubliko Serba dum la milito en Bosnio, kiun la Haga Tribunalo volas aresti pro supozataj militaj krimoj. Tial ĉi tiun libron oni povas nomi „la plej serĉata libro en la mondo”.

Intereson vekis ankaŭ Butano – odiseado tra la lasta imperio de Himalajo – la plej granda libro de ĉi tiu foiro. Ĝi ampleksas 114 paĝojn, altas 1,5 metrojn, larĝas 1 metron kaj pezas 60 kilogramojn.

Dimitrije JANIČIĆ

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Dimitrije Janičić el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17