MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

FELIĈO

Frando-lando

Pruvite estas, kion multaj jam supozis: la plej feliĉaj homoj estas danoj, maltanoj kaj svisoj. La nederlanda Erasmus-universitato enketis en 90 landoj pri subjektiva feliĉeco. Sur „feliĉoskalo” de 1 ĝis 10 la partoprenantoj de la enketo povis indiki sian kontenton. La danoj indikis averaĝe 8. Pro tio la iamaj vikingoj samskale feliĉas kiel svisoj kaj maltanoj. Dum la averaĝa feliĉecosento de la alpanoj kaj insulanoj daŭre ŝrumpas, la danoj de jaroj fariĝas pli feliĉaj.

La kopenhaga gazeto Berlingske Tidende raportas, ke danoj alte taksas unuavice la demokratajn strukturojn en la propra lando. La socio estas bone organizita kaj la politikistoj ne koruptaj. La alta grado de persona libereco kaj toleremo fronte al religiaj kaj aliaj malplimultoj igas la vivon en la 5,5-miliona ŝtato tre vivinda. La plej malfeliĉaj homoj vivas laŭ la enketo en Moldavio (3,5), Zimbabvo (3,3) kaj Tanzanio (3,2).

Marko Naoki LINS

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Marko Naoki Lins el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17