MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Arto

Filmfestivalo en Taĝikio

Komence de decembro 2004 en la taĝika ĉefurbo Duŝanbo okazis la 4a festivalo de filmoj pri homaj rajtoj. La festivalon aŭspiciis Organizaĵo pri Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo (OSKE). Ĝia centro en Duŝanbo subtenas nacian paciĝon, demokratiigon de la socio kaj defendon de la homaj rajtoj.

Ĉi-foje oni proponis por la spektantoj 15 filmojn, kiuj estis gajnintaj diversajn premiojn en internaciaj konkursoj. La filmojn prezentis lokaj aktoroj kaj reĝisoroj, kaj krome iuj el Rusio, Irano, Afganio kaj Uzbekio.

La filmo Usama estis farita en Afganio. La filmo rakontas pri la vivo de 12-jara knabino, kies familio restis tute sen vivrimedoj, kiam venis al ilia vilaĝo taliboj. Por savi la filinon, la patrino tondis ŝiajn harojn kaj vestis ŝin kiel knabon. Tiamaniere ŝi povis trovi iun laboron por nutri la familion. Kiam la taliboj eksciis, kiu ŝi estas, ili forte draŝis ŝin kaj poste edzinigis ŝin al maljuna viro.

En la rusa filmo Pri la amo temas pri handikapitaj infanoj, kiuj rakontas pri amo inter knaboj kaj knabinoj. Sed fakte la filmo sciigas nin pri alia amo – amo, kiu faras la handikapitojn feliĉaj, amo de proksimuloj.

La usona Domo el sablo kaj nebulo estis la lasta filmo de la festivalo. Ĝi ege emociis kaj impresis la spektantojn. Gaja kaj ĝojiga historio, komencita per edziĝfesto, subite tragediiĝas: forpasas amata senkulpa filo de la protagonisto. Nun la mondo signifas nenion por la patro. Li decidas mortigi la edzinon kaj sin mem. La filmo montras, kion oni fojfoje devas pagi pro inklino havi propraĵon kaj pro ĉiarimeda strebo al bonstato.

Firdaus SHUKUROV

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Firdaus Shukurov el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17