MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Politiko

LITOVIO

Kaŝita kulturo

Tute normala aspektis la biografio de la ministro pri kulturo Vladimiras Prudnikovas: la ministro estas edziĝinta kun pianistino Nijole, kun kiu li havas filinon. Tamen ŝokiĝis litovoj, kiam ili eksciis pri kroma ministra familio.

Evidentiĝis, ke Prudnikovas, 56-jaraĝa, edziĝis kiel 20-jarulo kaj kun sia unua edzino havis filinon; la paro tamen divorcis. Jarojn poste li fariĝis patro de filo kaj fine edziĝis al la patrino, kun kiu tamen li ne kunvivis. La du virinojn, kune kun la infanoj, li forigis el sia vivo.

Gefiloj kaj genepoj

Kaŝinte biografiajn faktojn, la ministro rikoltis popolan malaprobon. La parlamentestro de Litovio Arturas Paulauskas atakis la fakton, ke la ministro ne volas komunikiĝi kun siaj gefiloj kaj genepoj kaj ilin eĉ ne agnoskis. „Mi atendas la reagon de la ministro kaj klarigojn”, diris la parlamentestro.

Pli abrupte reagis la partia gvidanto Viktor Uspaskich: „Sendube mankas al li homeco.” Nur la ĉefministro Algirdas Brazauskas havis alian opinion: oni juĝu ministrojn ne laŭmorale, sed laŭlabore.

LAST

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de last el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17