MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Leteroj

Monato post la pordoj

Mi ofte bedaŭris la troan eŭropecon de tielnomata „tutmonda” lingvo, kia estu Esperanto. Eĉ pli mi bedaŭradas la Eŭrop-centrismon de la esperanta gazetaro, ankaŭ de MONATO. Jes ja, ĝi pli internacias ol multaj aliaj magazinoj eldonataj en Eŭropo, sed tamen tute ne juste dividas la atenton.

Nur vidu la kovrilpaĝon de la decembra MONATO de 2004: hispana poeto (kvankam „universala”, kristnaska tradicio de iu franca regiono, la Moskva Ŝtata Universitato, la „Eŭropa” (legu: Eŭropunia) Komisiono ... La granda escepto ĉi-rilate estas la titolo „Turkio en EU?”, ĉar Turkio ja estas laŭ 95 % de sia areo azia lando. Tamen la temo estas eŭropa, ne azia. (Nu, verŝajne MONATO dediĉus kovrilpaĝon ankaŭ al „Hispanio en AU?”, se Hispanio, lando, kies areo 1,44 % (Kanarioj, Ceŭt-Melilio) geografie situas en Afriko, petus pri membreco en Afrika Unio ...)

La kaŭzo de mia reago estas la enmagazina titolo de la priturkia artikolo: „Turkio ante portas”. Kelksekunde mi cerbumis: kion portas Turkio tiel ante, ĝis venis al mi en la kapon kompreno, ke temas pri frazo mikse esperanta kaj latina. Similaĵojn mi vidis fojfoje antaŭe en MONATO: in memoriam ktp, ĉiam aperantaj sen klarigo. Kial je la bofronta mentonhararo uzi latinajn titolojn en esperantlingva magazino?

Ĉu ĝi iĝas pli internacia per tio? Aŭ ĉu la artikolverkinto simple volas fanfaroni pri sia lingvoscio? Aliokaze mi vidas nenian kialon por ne simple skribi „Turkio antaŭ (la) pordoj(n)”.

Se tiu fikutimo ne ŝanĝiĝos, mi instigos la mez-afrikajn kontribuantojn proteste enmeti svahilajn vortojn en siajn titolojn.

Bjørn A. BOJESEN
Norvegio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bjørn A. Bojesen el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17