MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Novelo

Ŝuisto kaj silkokomercisto

Vivis iam ŝuisto trankvile kaj kontente en sia urbo. Neniu povis diri malbonon pri li, li estis estimata kaj ĝuis moderan bonstaton. Konstante li ŝparis parton de la ĉiutaga gajno por disponi pri la sumo en la maljunaĝo, kiam li ne plu povos labori.

Ĉiujn ŝparmonojn li estis perlaborinta per propramanaj servoj; diligente li estis rektiginta la kalkanumojn de ne malmultaj vivovojoj kurbiĝintaj, devis ofte teni sian nazon en diversaj odoraĉoj, rondigi sian dorson antaŭ altestimataj sinjoroj kaj memfieraj popolaĉanoj. Sian celon, la firme sekurigitan maljunaĝon, li volis atingi nur per propraj fortoj, subtene nur de la edzino kaj la filo, kiuj helpis lin per laboretoj kaj iradoj al klientoj. Neniam li aliulojn eluzis, neniam laborigis aliajn homojn por propraj celoj. Estis la propra vivo mem, kiu transformiĝis en monerojn kaj akumuliĝis en la ŝparŝtrumpo.

Lia najbaro, la silkokomercisto, pompis kaj aplombis per mono, kiun certaj dubaj sinjoroj dividis kun li post malhonestaj aferoj. Siajn servistojn kaj servistinojn li nutris avare, admonis senkompate al laborego kaj aldone superruzis ilin pri la salajro. Liaj poŝoj pleniĝis per larmoj kaj suferoj, per mensogoj kaj trompoj.

Iun tagon la plenumantoj de la urba regantaro anoncis, ke ĉiu burĝo por la bonfarto de la urbo transdonu duonon de la propra ŝparaĵo al la urba kaso. Ĉe la silkokomercisto ili trovis malplenaj la ŝrankojn kaj kestojn. Tuj post informa babilado kun la sekretario de la urbestro, li estis zorginta pri elspezadoj kaj ŝuldoj. La libroj montris nur ruĝajn ciferojn. La urba enkasigisto nenion povis preni de li, eĉ proponis al li konsiderindan krediton. Post kelkaj monatoj oni invitis lin liveri la ŝtofojn por la edziĝo de la urbestro. Baldaŭ li denove povis publike fieri pri la mono, kiun li pro protektado, fraŭdado, prema forpreno denove estis gajninta. La urbodomaj okuloj ne povis, ne volis vidi tiun ĉi monon, nek okupiĝi pri ĝi. La silkokomercisto restis neĝenata.

Alie okazis al la ŝuisto. Li kroĉis sin al sia ŝparhavaĵo, frukto de la pasinteca laboro kaj garantio por vivinda estonteco. En sia timo, zorgo kaj angoro li forgesis la necesan respekton al la moŝtularo. Ne, li ne minacis la enkasigiston, ne mortpafis urban konsilanton. Li nur laŭte eldiris sian opinion, priploris sian sorton. Jam sufiĉe, oni tuj enprizonigis lin kaj prenis de li ne nur la postulatan duonon, sed kiel punon ankaŭ la duan duonon de lia ŝparmono. Je la tuto senigita, li ne plu povis atingi sian antaŭan staton, krome ĉar estis malfermitaj la urbopordoj por ĉiam novaj vagabondoj, kiuj je ridinda prezo ofertis sur la merkato ŝuojn, kiujn ili estis ŝtelintaj aŭ forprenintaj de mortantoj kaj kadavroj batalkampe.

Do, maljuniĝinte, la ŝuisto ne povis ĝui sian ŝparaĵon. Kaj konfiskita estis la domo, mortinta la edzino, forĉasita la filo. Li devis dungi sin ĉe la najbaro kiel helpisto de ties lasta ĉevalservisto. Senripoze li laboregis, baraktis kontraŭ la postuloj kaj la kadukiĝo. Konsolon li foje serĉis ĉe homo de la eklezio. Sed tiu nur povis aserti, ke ĉio okazas laŭ plano de Dio por la bonfarto de la urbo.

La plagita ŝuisto pripensadis kaj cerbumadis kaj – racia, kiel povas esti nur ŝuisto – ne povis trovi alian solvon: Se mia malgranda bonfarto ne plu estas integra parto de la granda bonfarto de la urbo, mi estas nenecesa, superflua ene de tiuj ĉi muroj. Kaj li iris eksteren kaj dronigis sin en la akvo de la ĉirkaŭurba fosaĵo.

Franz-Georg RÖSSLER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Franz-Georg Rössler el Monato (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17