MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Leteroj

Altnivela kultur-revuo esperantlingva

La unuan fojon ekde multaj jaroj mi legas altnivelan kultur-revuon esperantlingvan, sed ne specife/sufoke Esperanto-varban. Ĝi estas speciale aprecinda pro la intereso de la temoj sociaj, politikaj, beletraj kaj pro la diverseco de la opinioj: aŭtentika libera sencenzura trejnejo de ideoj, sur fono demokrata, pacama, ekologiema, tolerema. Tian mian tujan pritakson tute ne renversas la ĉeesto de tezoj pri kiuj mi tute ne samopinias kaj eĉ konsideras eraraj aŭ eĉ danĝeraj (ekzemple en Sociolingvistoj – ĉu glacikoraj, (MONATO 2004/9, p. 20) aperas la por mi surpriza aserto „La sola ebla sinteno de la homoj estas antropocentrismo”; kaj en Kiu instigas nin al farado, kiel plej multe faras (MONATO 2004/9, p. 27), kie oni legas la ne malpli mirigan aserton „La modernaj teknikoj de vendo estas klient-orientitaj, subtilaj, netrudaj, neĝenaj – en la centro ĉiam staras interesoj, bezonoj de la klientaro”). Tiaj opini-esprimoj eĉ tiklas kaj stimulas inteligentan kontraŭopinianton: ĉar tiel li estas devigata pliperfektigi, pliakutigi siajn tezojn, por pli efike kontraŭargumenti! Se ni renkontas ĉiam kaj nur vidpunktojn egalajn al niaj propraj, tio senaverte kondukas al pigriĝo-febliĝo-dogmiĝo de nia menso. La libera debato inter kontraŭaj vidpunktoj estas porcerba oksigeno. Tio validas ankaŭ kaj ĉefe, por esperantistoj.

Filippo FRANCESCHI
Italio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Filippo Franceschi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17