MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Eseo

Lingva atavismo

Plena Ilustrita Vortaro jene difinas la vorton „atavismo”: simileco de estaĵo kun ties praavoj.

Tio ŝajnas al mi iom limigita difino, ĉar mi demandas min, ĉu ne estas io, kion ni povus nomi „lingva atavismo”. La fenomeno, al kiu mi aludas, ne temas pri nura memoro, sed (se ĝi ekzistas) pri ia speco de lingva rekono, kiun oni heredas de siaj prauloj. La homa kapableco rememori vortojn ja povas esti surprize persista. Mi citu personan sperton. Parton de miaj infaneco kaj juneco mi pasigis en Portugalio, kaj eĉ hodiaŭ, kiam mi legas tekston en la portugala, mi tuj komprenas nekomunajn vortojn, ekzemple, realejo (gurdo) kaj alforreca (meduzo), kiujn mi – vivante ekde tiam en landoj, kie la portugala ne estas parolata – laste aŭdis antaŭ duonjarcento, kaj eĉ ne ofte tiam. Tamen ili restis (mi ne scias kiel) en la polvokovrita mansardo de mia menso.

Sed parolante pri lingva atavismo, mi pensas pri tute alia afero. Pro la fakto, ke mi loĝis en landoj, kies lingvoj estas latinidaj, dum la jaroj, kiam mia menso estis plej impresebla, mi ne havis okazon legi tekstojn aŭ aŭdi konversaciojn de fremduloj en la kelta lingvo de mia prauloj. Tamen, kiam mi unuafoje ricevis de mia avino libron en la kelta, mi tuj sentis, ke ĝi estas la vera lingvo de mia popolo, kies vivanta spirito cirkulas en miaj vejnoj tiom kiom la sango. Eble al aliuloj tio ŝajnus absurda kaj ekscese romantika. Mi akceptas, ke ili verŝajne pravus.

Samtempe, mi ne ĉesas miri pri la potenco kaj retenemo de la menso. La familio de mia patrino devenis de sud-okcidenta Skotlando. Tie iam estis parolata la gaela de norda Skotlando, sed dum lastaj jarcentoj la ĉiutaga lingvo de la loĝantoj iĝis la misnomita skotangla, nun pli ofte nomata Scots, „skota” (aŭ, en ĝia iom artefarita literatura formo Lallans). Tiu idiomo neniel similas la gaelan, kiu apartenas al tute alia lingva familio, nome la kelta. En la tempo de mia patrina avino, la ordinara popolo normale parolis la sud-okcidentan dialekton de la skota, sed lastatempe ĝia uzado multe ŝrumpis, kaj hodiaŭ homoj de la pli junaj generacioj en la regiono pli emas paroli bastardan miksaĵon de angla kaj skota (kun lastatempa aldono de usona ĵargono), kaj eĉ ne komprenas multajn skotajn vortojn, uzatajn de iliaj prapatroj.

Antaŭ kelkaj jaroj, post sufiĉe longa transmara restado, mi akompanis mian edzinon dum revizito al la vilaĝo en suda Skotlando, kie naskiĝis ŝia avo. Tiu vilaĝo situas ne malproksime de la naskiĝloko de mia patrino, do pli-malpli en la sama dialekta regiono. Preskaŭ la sola diferenco kiun mi rimarkis inter la parolmanieroj en la du lokoj estis tio, ke en la unue menciita, la vokalo reprezentata per la litero a prononciĝas kiel o.

En la vilaĝo gastigis nin gekuzoj de mia edzino. Dum konversacio la kuzo menciis al ni, ke ilia komunuma komitato ĵus okazigis konkurson por konstati, kiom el la loĝantoj ankoraŭ komprenas la lokan dialekton de la skota. Li montris al ni folion sur kiu estas presita listo da vortoj en la angla, kaj klarigis, ke konkursantoj devas indiki la ĝustan skotan tradukon de ĉiu vorto. Je mia granda surprizo, mi povis ĝuste respondi al la tuta demandaro. Mi rememoris eĉ la skotajn ekvivalentojn de nekutimaj vortoj, kiel „akuŝistino” (skote: kimmer) kaj „mustelo” (skote: whitterick). Mi ne povas klarigi, kiel onia menso povas reteni tiajn vortojn aŭ informojn, kiujn dum jaroj oni ne plu uzas, aŭ eĉ neniam persone uzis. Kiam mi estis knabo, la konversacio de mia patrino ja de tempo al tempo enhavis skotajn esprimojn, sed mi dubas, ĉu mi iam aŭdis el ŝia buŝo tiajn malpli komunajn vortojn. Tion mi rakontas, ne por fanfaroni pri iu pretendita lingva kapableco mia, sed por refari la demandon ĉu, fakte, io simila al speco de lingva atavismo vere ekzistas, aŭ ĉu temas pri nura longe enterigita memoro.

Jen plia ekzemplo. Dum pli ol kvardek jaroj, mi kontribuas al literatura revuo en la skotgaela (kelta) lingvo, nomita Gairm (Voko). Mi poste konstatis, ke ekzistas iom simila literatura revuo, titolita Lallans en la malalteja skota (ĝermanida lingvo/dialekto), kiun mi ankaŭ abonis. Tiu publikigaĵo estis fondita de entuziasmuloj, kiuj deziras revigligi tiun ŝrumpantan idiomon. Al ĝi kontribuas sufiĉe granda nombro da modernaj poetoj kaj verkistoj. La redaktoroj devas alfronti diversajn problemojn, ekzemple, mankon de normigita ortografio, malsamecon inter la diversaj dialektoj ktp. Kiam mi unue abonis kaj komencis legi tiun revuon, mi trovis la literumadon uzatan en ĝi fremda kaj bizara. Ekde tiam, tamen, mi pli kaj pli facile legas la tekston, kaj sentas, kvazaŭ mi ree malkovris preskaŭ perditan parton (la patrinan, kontraste al la patra) de mia kultura heredaĵo.

Estus interese scii, ĉu aliaj homoj kiuj simile retrovis neglektitan tavolon de sia etna kulturo kaj lingvo spertas la samajn sensacojn de rekono kaj ekscito kiel mi. Mi pensas, ekzemple, pri personoj kiel katalunoj kaj eŭskoj, aŭ bretonoj kaj okcitanoj, kiuj normale uzas nur la hispanan aŭ francan, sed iom malfrue en la vivo, eble remalkovris, ke al ili apartenas tute alia alternativa lingvo: tiu de iliaj geavoj aŭ prapatroj, kiuj antaŭ longe estis devigitaj adopti la lingvon kaj kutimojn de la majoritato reganta la landon. De simila kultura premo suferas nacimalplimultoj en multaj landoj en ĉiuj kontinentoj.

En la jaro 2004 ni vojaĝis, ne al Skotlando sed al norda Hispanio, ne tro for de la regiono Galicio, kie mi pasigis kun miaj gepatroj parton de mia infaneco. La lasta vizito, kiun mi ĝis tiam faris, okazis en la kvindekaj jaroj de la pasinta jarcento. Malgraŭ tiu longa foresto, mi tuj havis la impreson, ke mi revenis hejmen, kaj ŝajnis al mi, ke la hispana estis por mi kvazaŭ dua patrina lingvo. Neniu demandis al mi, ĉu mi estas eksterlandano, kaj mi ne sentis min tia. Ĉi tio, tamen, ŝajnas tute alia speco de sperto. Neniu el miaj gepatroj aŭ prapatroj estis de hispana deveno, do evidente temas pri nura memoro kaj rekono. Plie, kiel plenkreskulo, mi loĝis dumtempe en alia hispanlingva lando, kie mi konstante aŭdis kaj parolis la kastilian lingvon.

Ofte estiĝas diskutoj pri la demando, ĉu pli influas la formadon de la homa personeco la kontribuo de heredaĵo aŭ tiu de edukado kaj medio; ĉu ni naskiĝas kun certaj atavismaj trajtoj aŭ sorbas ilin kune kun la patrina lakto. Mi rememoras, ke iam en Patagonio ni vizitis skotdevenan familion. La gepatroj de niaj gastigantoj elmigris de gaellingva regiono en nord-okcidenta Skotlando kaj ankoraŭ rigardis sin kiel skotaj keltoj. Ilia ĉarma filino, tamen, kiu havis la sonoran nomon Guillermina Eleonora Mackenzie aspektis, sonis kaj efektive estis tute argentina ... Certe neniu, kiu persone ne konis ŝin, divenus ke ŝi ne estas hispandevena, kiel la plimulto de la argentinanoj, krom la indiĝenoj kaj la granda komunumo de italaj enmigrintoj en Bonaero.

Aliafoje, en la argentina ĉefurbo, dum veturo en la metroo, mi aŭdis malantaŭ mia dorso viglan konversacion inter grupo da junaj kunpasaĝeroj. Kiel la aliaj vojaĝantoj, ili parolis la kastilian. Laŭ ilia lingvaĵo, kaj la temoj de ilia konversacio, ili sonis kiel tipaj bonaeraj gejunuloj. Sed kiam mi turniĝis por eliri, mi vidis, ke ili ĉiuj estis tipe japanaj junuloj kaj knabinoj, certe gefiloj de enmigrintoj el la lando de la leviĝanta suno. Samtempe, estis evidente, ke krom iliaj vizaĝaj trajtoj, ili estis nedistingeblaj de aliaj junaj argentinanoj. Eble en la familia rondo, ili kondutis kiel japanoj, sed ekster la domo ili estis argentinanoj. Ekde tiam, mi ne ĉesas demandi min, kiom el nia karaktero devenas de niaj antaŭuloj kaj kiom de la medio en kiu ni estis edukitaj. Ĝis nun, mi ne povas decidi ...

Garbhan MACAOIDH

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garbhan MacAoidh el Monato (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17