MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Leteroj

Kia revuo

La artikolon Alveno al la moderna vivo (MONATO 2004/10, p. 7) mi ne trovis tro longa ĉar, unue, mi konfesas: MONATO estas mia grava instruisto pri Esperanto. Komence mi serĉis almenaŭ unu vorton po linio. Nun mi foje utiligas PIV-n, sed mi legas plurajn artikolojn sen malfermi ĝin. Do, laŭ mi, tekstoj gravas, eĉ se belaj gazetoj agrable allogas okulojn. Due: Ankaŭ mi ne ŝatus la modernan evoluon, kiu strebus lesivi cerbojn por estigi en la merkata sistemo pasivajn kaj obeemajn konsumantojn, kiuj ne plu scias kio kaj kie ili estas.

La pli efika lesivo entenas amason da bagateloj, tio estas negravaj informoj, kiuj supersatigas la menson de la legantoj. Vidante nur bildojn, ili robotiĝinte ne plu vidas ion ekster virtualaĵoj kaj certe ne cenzuron. Mi plezure legas rubrikojn Politiko, Ekonomio kaj Moderna vivo, kiam temas pri la vivo de homoj, kiuj ankoraŭ scias emociiĝi, ami, pensi, senti ... kaj eĉ amori, serĉante sian diecon en korpo intime interligita kun menso. Mi eĉ ŝatus, se gazeto, per nia monda lingvo, cirkuligus informojn, kiujn amaskomunikiloj prisilentas ... sed mi estas revulo!

Michel MARKO
Francio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Michel Marko el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17