MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Spirita vivo

Reviviĝo post 75 jaroj

Necesis atendi 75 jarojn ĝis en la dua litova urbo Kaunas estis konsekrita monumenta preĝejo de la Resurekto de Kristo. Dum la sovetia periodo tiu ĉi preĝejo estis transformita al industria objekto kaj post la ŝtata resendependiĝo en 1990 vekiĝis la ideo rekonstrui ĝin. La rekonstrulaboro daŭris dum dek jaroj.

La ideo, konstrui la preĝejon kiel dank-simbolon al Dio por regajnita libereco, naskiĝis antaŭ 82 jaroj. En la jaro 1929 la municipo donacis la parcelon necesan por la preĝeja konstruo, kelkajn jarojn daŭris la projektado. En 1934 estis sanktigita la fundamenta ŝtono de la estonta sanktejo, alportita el la Oliva Monto en Jerusalemo.

Ĝis la dua mondmilito la preĝejo estis konstruata precipe kontraŭ donacita mono kaj monrimedoj liveritaj de la registaro. La plej gravaj konstrulaboroj estis pretaj en la jaro 1940. Tamen pliajn laborojn malhelpis la sovetia okupado. En la preĝejo estis instalita radio-uzino.

En la jaro 1993 la preĝejo estis redonita al la kredantoj. Dum la unuaj kvin jaroj kontraŭ donacita mono estis realigitaj la plej necesaj laboroj. Entute por la rekonstruo estis kolektitaj preskaŭ 4,3 milionoj da eŭroj.

En la inaŭguro de la preĝejo dum Kristnasko 2004 partoprenis kelkmiloj da kredantoj, estis konsekrita la preĝeja altaro kaj la konstruaĵo mem. Dum la solenaĵo estis disaŭdigita saluttelegramo de papo Johano Paŭlo la 2a.

Laimius STRAŽNICKAS

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Laimius Stražnickas el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17