MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Leteroj

Rajto al mareliro

Atente mi legis (MONATO 2004/11, p. 11), ke kvankam Slovenio havas 42 kilometrojn da marbordo, ĝi ne havas eliron al internacia maro. Al mi ŝajnas esti natura rajto, ke ĉiu lando, kiu havas marbordon, disponu ankaŭ liberan aliron al internacia maro, kaj ne devu peti konsenton de landoj troviĝantaj dekstre aŭ maldekstre. La larĝo de la teritoria maro ne estas fiksita nature, sed konvencie. Naturan aspiron al libera navigado de ĉemara lando povas marleĝo modifi kaj ankaŭ dudirektan marvojon, koridoron, kiel ĉi-kaze de kaj al Slovenio. La unuan fojon, kiam mi eksciis pri kontesto inter Israelo kaj ĝiaj najbaraj landoj, estis pro blokado fare de ili de Akaba Golfo, en kies fundo situas la israela marhaveno Eilat; ties navigado estis tiumaniere strangolata. Per ekzisto de internacie agnoskita koridoro ĉe Akaba Golfo oni povintus eviti kaj la blokadon kaj ĝiajn dramajn sekvojn.

Francesco GAETA
Francio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Francesco Gaeta el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17