MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Ekonomio

ĈINIO

Konsumado de luksaj varoj kreskas

En 2004 la ĉina popersona malneta enlanda produkto kreskis ĝis super 1000 usonaj dolaroj. Laŭ internacia kutimo, ekde tiu nivelo la popolanoj ĝenerale emas aĉeti komercaĵojn bonkvalitajn kaj altprezajn. Tial Ĉinio nun pli kaj pli kaŭzas grandan atenton ĉe alilandaj entreprenoj kiuj produktas kaj vendas varojn kun fama marko.

Dum la aŭto-ekspozicio de 2003 en Ŝanhajo, eŭropa personaŭto kun prezo de 1,48 milionoj da dolaroj estis aĉetita de ĉina riĉulo. Kvankam eĉ eksterlande tiatipaj aŭtoj pro la altega prezo estis nur malofte vendataj, en la jaroj 2003 ĝis 2004 en la ĉina aŭtomerkato jam forvendiĝis 85 el ili. Germana aŭtokomercisto diris, ke en Ĉinio lia kompanio kreis novan rekordon rilate al vendosumo de plej luksaj aŭtoj.

50 000 riĉegaj ĉinoj

Dum la lastaj 20 jaroj pro la rapida evoluo de la ĉina ekonomio aperis aro da riĉuloj. Ŝtata instanco konfesis al la gazetaro, ke en Ĉinio estas minimume 50 000 personoj, kiuj jam akumulis riĉaĵon super po dek milionoj da usonaj doloraj. Inter tiuj riĉeguloj 200 havas eĉ po pli ol 100 milionojn.

Post sia riĉiĝo, krom konstruigi luksan vilaon por la familio, ili komencas malavare aĉeti personaŭtojn, altklasajn brakhorloĝojn, fammarkajn vestaĵojn kaj aliajn luksajn konsumaĵojn.

Meza klaso ĉefa konsumanto

Kompreneble konsumantoj de luksaj varoj estas ne nur la menciitaj riĉeguloj, sed inkluzivas ankaŭ la mezan klason relative riĉan. Oni taksas, ke nuntempe en la ĉina landinterno tiu klaso konsistas el ĉirkaŭ 13 milionoj da homoj. La ĉina registaro antaŭ nelonge difinis, ke familio, kiu posedas familian aktivaĵon super 300 000 juanoj, kaj havas jarenspezon super 100 000 juanoj, apartenas al la meza klaso. (Juano valoras proksimume 0,12 dolarojn.)

Plimulto de la analizistoj asertis, ke post kiam la laŭkapa meznombra enspezo atingas 2500 dolarojn, la tendenco de konsumo de luksaj varoj draste leviĝos. Oni antaŭvidas, ke finfine la nombro de ĉinaj konsumantoj de luksaj varoj atingos 100 milionojn.

MU Binghua

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Mu Binghua el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17