MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Politiko

EŬROPO

Ĉu ĉiam pli granda?

Eŭropo kaj Eŭropa Unio (EU) estis ĝis nun geografie du diversaj terminoj, sed eble baldaŭ ne plu. Post la pligrandigo de EU en 2004 jam atendas pluraj eŭropaj landoj senpacience antaŭ la pordo. Aliĝis al EU dek ŝtatoj kun entute 75 milionoj da loĝantoj la 1an de majo 2004. En 2007 verŝajne membriĝos Rumanio, Bulgario kaj eble Kroatio – kaj antaŭ nelonge estis decidite eknegoci pri la aligo de Turkio al EU. Samtempe la unio prepariĝos al profesiigo de sia politiko.

Sed kio pri la rilatoj al aliaj najbaraj ŝtatoj? Ili ricevas ĉiam pli kaj pli pli da pezo: demokratio en Ukrainio aŭ la pacproceso en Proksima Oriento. Por trakti la politikajn demandojn la Unio lanĉis la Eŭropan Najbareco-politikon. Ĉefa celo estas garantii pli da stabileco kaj prospero en la tuta regiono – kaj tiamaniere certigi la stabilecon de la Unio mem.

Post intensaj diskutoj kun Israelo, Jordanio, Maroko, Moldavio, Palestino, Tunizio kaj Ukrainio nun pretas agadplanoj kun tiuj ĉi ŝtatoj. Komunaj eroj de la duflankaj traktatoj estas la plifaciligo aliri la internan merkaton de EU kaj ĝiajn subvenciprogramojn en mediprotektado, esplorado kaj edukado.

La sekurigo de komunaj limoj, politiko rilate fuĝintojn kaj la batalo kontraŭ organizita krimo kaj monlavado estos fortigataj, same kiel la interregiona dialogo por la kontraŭterorisma batalo kaj la paca solvado de pluraj konfliktoj.

Maroko

Malgraŭ la intensigo de la rilatoj kaj daŭra pligrandiĝo, tio tamen ne signifas, ke ĉiuj najbaraj ŝtatoj fariĝos iam EU-membroŝtatoj. Efektive EU rifuzis dufoje la aliĝpeton de Maroko per la argumento, ke la ŝtato ne apartenas geografie al Eŭropo.

La ankoraŭ ne ratifita konstitucio de EU antaŭvidas ankaŭ starigon de propra diplomata servo de EU. Ĝi povu funkcii post du jaroj kaj jam okazas malantaŭ la scenejoj multe da preparoj por tiu servo, kiu estu la bazo por la nova EU-ministro pri eksterlandaj aferoj, kiu ekoficos samtempe kun la ratifado de la konstitucio.

Por tiu ĉi posteno estas antaŭvidita la hispano Javier [ĥabjér] Solana, nuntempe jam Alta Reprezentanto pri Eksteraj Rilatoj kaj Sekurec-Politiko de EU. Li tamen ĉi-momente ankoraŭ konkuras sur pluraj politikaj kampoj kun Benita Ferrero-Waldner, komisionano pri eksteraj rilatoj. Ambaŭ postenoj kaj taskoj unuiĝus en la nova posteno de EU-ministro pri eksterlandaj aferoj, kiu tiam donus al la Unio la longe sopiratan vizaĝon.

Evolupolitiko

Grava demando estas kiom granda estos la diplomatia servo. Tio povus ekigi konflikton inter Konsilio de ministroj kaj Komisiono. Solana, kiu en nova posteno estos eksterordinare povohava kun respondeco, kiu inkludos komercon kaj evolupolitikon, jam menciis, ke ĝi povus ampleksi 7000 diplomatojn.

La servo konsistos el funkciuloj kaj el la membroŝtatoj kaj el la komisionaj delegacioj. Jam nun la Unio per la Komisiono tenas rektajn diplomatajn rilatojn kun preskaŭ ĉiuj ŝtatoj de la mondo per pli ol 100 delegacioj.

Marko Naoki LINS

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Marko Naoki Lins el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17